Diskuto:Krimeaj tataroj

La nomo de la artikolo redakti

Nu kial alinomi la paĝon sen la antaŭa pripenso? La nomo "Krimeaj tataroj" estas klare maloportuna. Unue, tute ne ĉiu tataro, kiu loĝas en Krimeo aŭ havas Krimean devenon estas krime-tataro (tion mi speciale atentigas fine de la artikolo); due, la "kunmeta" skribo "krime-tataro" pli laŭas la originalan nomon de la popolo kaj ebligas simplan derivadon: ekz. krime-tatara lingvo, krime-tatara loĝantaro ktp. Havi du vortojn por nomi unu popolon estas ege neracia afero; oni ja povas foje utiligi tiun manieron por speciale indiki, ke temas pri iu malgranda etna grupo, forŝirita de la resta, pli granda parto (ekz., litoviaj rusoj), sed ĉi-foje certe ne temas pri tio. Krime-tataroj estas aparta nacio, neniel miksenda kun la aliaj tataroj (certe, krime-tataroj parencas al la aliaj tataroj, sed tiu parenceco ne estas pli granda, ol, ekz., inter rusoj kaj ukrainoj, kiuj ja havas diversajn nomojn).

Mi petas realinomi la paĝon al Krime-tataroj. Interalie, mi neniel povis kompreni, kial vi, Kerio, parolis pri iu "krimo". En la vortkunmeto klare temas pri "krime-tataroj". Mevo 23:05, 21. Aŭg 2008 (UTC)

Saluton, Mevo. Mi ĵus rigardis en mian vortaregon esperanto-germanan. Kaj tie mi trovas la tradukon krimeaj tataroj. Do kiel la nuna titolo. - Krome guglado montras 798 por krimeaj tataroj, sed nur 369 por krime-tataroj. Kore --Tlustulimu 23:16, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Ĉu la supra alineo prezentas eĉ ne unu argumenton? Ĉu 798 kontraŭ 369 estas tiel mortige granda proporcio? Krimea tataro en Esperanto sonas same strange (por mi, kiu loĝas en Krimeo kaj ĉiutage komunikiĝas kun krime-tataroj kaj ĉiutage aŭdas pri ilia vivo kaj problemoj), kiel, ekz., blankruso por beloruso (iama formo!) kaj malgrandruso anst. ukraino (iam uzataj formoj!). Krime-tataroj ne estas simple "krimeaj tataroj", same kiel "dikfingro" ne estas simple "dika fingro"! Mevo 23:31, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Mi aldonu, ke la internacie populara misnomo "krimeaj tataroj" venas el la iama misa kutimo de la ruslingvuloj, kiuj nomis "tataroj" ĉiujn tjurk-devenajn islamanojn, kaj nur por distingi ilin oni aldonis "krimea" tataro. Pri ĉio ĉi estas skribite en la artikolo. Kial antaŭ ol alinomi, oni eĉ ne legas, kion oni alinomas? Mevo 23:35, 21. Aŭg 2008 (UTC)
Al mi ŝajnas la nomo de titolo nun ĝusta. Kiel mi skribis en mia komento dum la alinomado, la vorto krimea estas derivita de vorto Krimeo (krimea teritorio ...), ne de vorto krimo (krima ago, krime agi), kiel iuj povus kompreni. Inter tiuj apartenis ankaŭ mi, tial mi faris alinomadon. Kerio 15:13, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Karaj, ĉu vere tiel malfacilas tralegi la agrumentojn, kiujn mi prezentis supre en tiu paĝo? "Krimea tataro" ne estas oportuna, nek laŭas la originan formon, nek estas unusenca. Kial per senpripensa alinomado malbonigi bonan artikolon? Mi bonege komprenas, ke mi ne rajtas postuli, ke miaj kontribuoj restu senŝanĝaj, sed mi esperis pri almenaŭ iomete da estimo al mia laboro - antaŭ ol fari la artikolon mi zorge pripensis la titolon (kaj, supozeble, pri tiu demando mi estas iom pli kompetenta, ol vi). La samo estis pri la krime-tatara lingvo, tie, antaŭ ol mi alidirektis la malnovan artikolon (kiu havis la nomon krimea tatara lingvo, kvazaŭ temas pri iu loka krimea speco de la tatara lingvo), dum relative longa tempo mi atendis la kontraŭproponojn en la diskut-paĝo - nenio sekvis. Mi do opiniis, ke la demando estas elĉerpita. Mi plu esperas, ke vi tamen atente konatiĝos kun miaj argumentoj kaj, se vi volos, prezentos iom pli fortajn kontraŭargumentojn, ol vi jam faris. Mevo 22:42, 22. Aŭg 2008 (UTC)
Do, ĉu la diskuto finiĝis? Ĉu neniuj kontraŭargumentoj sekvos? Mevo 11:43, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Saluton, Mevo. Ĉar ankaŭ vortaristoj (vidu supre) povas erari, precipe tiam, se ili verkas sole, mi ne kontraŭas renomadon. Krome mi repripensis kaj konstatas, ke vi pravas. Ŝajne orienteŭropanoj pli forte distingas inter ekz. Ruso kaj Ruslandano ktp., ĉu ne? Kaj la uzenda termino pli facile ebligas la distingon disde tartaroj. Kore --Tlustulimu 11:55, 24. Aŭg 2008 (UTC)
Dankon. Jes, por mi la riferenco inter ruso kaj ruslandano estas ege klara kaj grava, same kiel ukraino (kiu mi ne estas) kaj ukrainiano (kiu mi ja estas). La formo, kiun mi elektis vere estas pli oportuna kaj trafa. Kiu do realinomos? Mevo 16:18, 26. Aŭg 2008 (UTC)
Mi kuraĝis memstare movi la enhavon al la iama loko. Bonvolu antaŭ la eventuala alinomado priparoli tion. Mevo 19:05, 29. Aŭg 2008 (UTC)
Reiri al la paĝo "Krimeaj tataroj".