Olivino, krizolito aŭ peridoto? redakti

Mi bedaŭrinde ne estas ĉe mia PIV (ĝi kuŝas en bretaro 400 km for), kaj tial ĵus fidis aŭ misfidis al Reta Vortaro, kiu deklaras koni nek "olivino" nek "oliveno", sed jes ja la terminon "krizolito",[1] kiu estu zamenhofa vortradiko kaj laŭ la difino de Reta Vortaro klare estu ĝuste tiu mineralo kiun ankaŭ priskribas tiu-ĉi teksto "olivino". Antaŭ ol vidi tiun ĉi tekston, mi ĵus ĝeniĝis pri ruĝa ligilo de la termino "krizolito" (en la kunlaboraĵo de la semajno, Mongolio) kaj fide al la informoj de Reta Vortaro do kreis aŭ miskreis (laŭ vidpunkto) artikolan ĝermon pri la temo "krizolito". Nepre indas havi nur unu artikolon pri la temo, krome se science eblus klare distingi kio estu krizolito kaj kio olivino (oliveno). Mi tamen ŝanceliĝas, ĉu la kunigita artikolo estu sub titolo "krizolito" aŭ sub titolo "olivino". Reta Vortaro indikas je unua solvo, PIV kaj NPIV eble al la dua - sed mi mem persone povos kontroli tion nur post kelkaj tagoj. En kazo de dubo kompreneble validas la papera eldono de PIV kaj NPIV, kaj korektindas la elektronika informo de Reta Vortaro, sed provizore ambaŭ fontoj malsamopinias. Eble aliulo kun sia PIV kaj NPIV ĉe-mane povas solvi la dilemon pli frue ol mi. La plia termino "peridoto", menciata en la difino de Reta Vortaro, cetere ankaŭ havas rolon en la ludo. En la angla lingvo laŭ Reta Vortaro la vortoj chrysolite, olivine, peridot simple estu sinonimoj, sed tiom facile eble ne estas. Ĉiukaze en fina ordigo de la temo estu kaj restu alidirektigoj de ambaŭ pliaj terminoj al la titolo de la fina artikolo, kaj en la teksto estu mencioj de ĉiuj tri nomoj. ThomasPusch (diskuto) 17:50, 12 Okt. 2013 (UTC)

Referencoj redakti

Reiri al la paĝo "Krizolito".