Diskuto:Kukolhorloĝo

Titolo redakti

Saluton. Laŭ la vortarego de Krause "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", paĝoj 801 (kapvorto "Kuckucksuhr") kaj 1231 (kapvorto "Schwarzwälder Uhr"), tia horloĝo nomiĝas "Kukolhorloĝo" aŭ "Ŝvarcvalda horloĝo". Mi tial proponas alinomigon al "Kukolhorloĝo".

Bonvolu atenti, ke novuloj kaj IPuloj ne povas laŭlicence aranĝi alinomigon. --Tlustulimu (diskuto) 15:37, 29 Maj. 2013 (UTC)

(+) La vorto "kukolhorloĝo" ankaŭ troviĝas en Nova PIV, sur paĝo 450, sub la kapvorto "horloĝo", en la tiea teksto, sed ankaŭ ĉe la tieaj bildoj. La sama termino troviĝas en la Reta Vortaro, nome sur la paĝo. Do, jen pliaj kialoj por alinomigo. --Tlustulimu (diskuto) 15:59, 29 Maj. 2013 (UTC)
Mi plene konsentas kun Tlustulimu. Tamen kroma, aldona mencio de alternativa laŭsona nomumo "kukuhorloĝo" laŭ mi ne ĝenas, tial mi tute kontentas pri la unua frazo en nuna vortumo "Kukolhorloĝo[1], ŝvarcvalda horloĝo[1] aŭ kukuhorloĝo estas speco de kutime mekanika horloĝo movata per pendopeziloj". Sed la artikola titolo nepre estu la oficiala vortumo kukolhorloĝo, kaj post alinomigo ĝi estu tiu registrata kiel intervikia ligilo en la vikidatumaro. --ThomasPusch (diskuto) 18:21, 29 Maj. 2013 (UTC)
Dankon, Thomas. Mi jam alinomigis la artikolon kaj aldonis la intervikian ligilon al d:Q155518. Krome mi eĉ tie aldonis la alternativajn formojn al la "listo de etikedoj". --Tlustulimu (diskuto) 18:28, 29 Maj. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Kukolhorloĝo".