Diskuto:Létající Čestmír

Latest comment: antaŭ 2 monatoj by ThomasPusch

Kion signifas la titolo? Tie chi ne estas cs.wikipedia.org sed eo.wikipedia.org. La chefindiko (do montrataj je la paghokomenco) de artikolo do estu en E-o; komparu: Ne "Москва́" sed "Moskvo", ne "北京" sed "Pekino", ne "ירושלים" au "القدس" sed "Jerusalemo". —La komenton aldonis, sen subskribo, 213.61.130.220 (diskuto • kontribuoj)

Filmoj estas ĉi tie en devena nomo. Rigardu ekz. Der Schatz im Silbersee, ĉiujn anglalingvajn titolojn de filmoj aŭ serĉu en Kategorio:Filmoj. Al tiaj ĉi nomoj estas alidirektiloj en Esperanto, se la nomoj estas tradukeblaj. --Petr Tomasovsky 06:16, 12. Aŭg 2007 (UTC)

Por eviti spacorabajn paralelaĵojn: vd. diskuton pri "Luci, hororo de la strato" —La komenton aldonis, sen subskribo, 213.61.130.220 (diskuto • kontribuoj)

Malgraŭ multvorta disputado en la diskuto pri "Luci, hororo de la strato" necesas resumi ke Petr pravas kaj la anonimulo ne. Estas diferenco inter mondgrava ĉefurbo, kies esperanta nomo notiĝas en ĉiu pli grava vortaro, kaj efemera televida filmo, kies esperanta nomo NE notiĝas en ĉiu pli grava vortaro. ThomasPusch (diskuto) 20:29, 7 feb. 2024 (UTC)Reply

Atentu: Oni en normala esperanta teksto neniam skribas nurmajuskle. Escepto en la esperanta vikipedio nur estas la komenco de unua frazo de biografio, kiam unuafoje nomatas la nomo de la temulo (nur unufoje en la teksto!). Tiam permesatas majuskligi la familian nomon, origine por signi familian nomon por nomoj pri kiuj ne al ĉiuj legantoj klaras kio estas la persona kaj kiu estas familia nomoj (ekzemple nomoj hungaraj, gaelaj, koreaj, japanaj, ĉinaj, taja, vjetnamaj, aparte se la ordo de sinsekvo de persona kaj familia nomo estas alia ol en plej multaj lingvoj, kiuj metas la familian nomon post la persona - aliel faras ekzemple la koreoj kaj hungaroj, aŭ kiam persona nomo neniel rekoneblas simila al kutima esperanta persona nomo kiel ekz. "Karlo, Maria, Davido, Simona"). Poste, por ne fari diferencojn inter unuopaj lingvoj, oni ĝeneraligis la regulon de nurmajuskla familia nomo de la temulo komence de unua frazo al ĉiuj biografioj.

Sed tio ne signifas ke meze de teksto oni skribus nurmajuskle ĉiun hazarde aperantan familian nomon, do ne estas "D-ro GRAF kaj Rhon intertempe reestis en la estonteco; nun ili vizitas Markon, per li eksciiĝas pri la morto de d-ro Bernhard kaj ke KELLEY malaperis. Ekiĝas aventura laŭkurado: Rhon, Mark kaj d-ro GRAF vojaĝas al la Prago de la 16-a jarcento, ili supozas ke KELLEY estus tie. Ilin tie arestas soldatoj, oni ilin taksas sorĉistoj. Rudolfo la IIa ilin devigas krei oron kaj forprenas ilian determigilon (iu kvazaŭ-ŝlosilo por la tempomaŝino). Samtempe KELLEY aperas en Prago, kune kun la fratino Judy de Mark."

Sed "D-ro Graf kaj Rhon intertempe reestis en la estonteco; nun ili vizitas Markon, per li eksciiĝas pri la morto de d-ro Bernhard kaj ke Kelley malaperis. [...] ktp. " ThomasPusch (diskuto) 20:05, 7 feb. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Létající Čestmír".