Diskuto:Lanmespilo

@Kani: Vi movis el Eriobotrya japonica al Mespilarbo. Kie mi povas kontroli ke nomo "Mespilarbo" ekzistas en tiu senco? Laŭ PIV http://vortaro.net/#Mespilarbo tio estas genro Mespilus Mi pensas ke uzanto:Wolfgang Bohr bone faris ke li uzis scienca nomo: Eriobotrya japonica. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:23, 7 Nov. 2014 (UTC) Vidu ankaŭ ke ni havas artikolon Mespilarbo (Mespilus germanica), tio ankaŭ ne estas bone laŭ PIV. Laŭ PIV Mespilus germanica = Germania mespilo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:31, 7 Nov. 2014 (UTC)

La latina scienca nomo restas kiel alidirektilo. Mi metis popularan titolon ĉar tio estas la kutimo en esperanta vikipedio, se eblas. Plej komuna estas la vorto mespilo, kiu utilas por la manĝebla frukto kiu korespondas laŭ mia scio pri fruktoj al Eriobotrya japonica kaj ne al Mespilus germanica. Mi kontrolis (ne inventis) laŭ hispanlingva-esperanta vortaro el la vorto níspero kiu estas en la hispanlingva vikipedia artikolo kaj laŭ nia vortaro de De Diego tio estas mespilo. La problemo estas duoblaĵo kun diferenca artikolo pri mespilarbo kaj mespilujo, sed nun mi faris mian taskon. Krome mi multe ŝatas mespilojn; ĉu vi manĝas ilin? Kurioze neniu dankis pri la aliaj korektoj kiujn mi faris en la artikolo. Nedankinde.--kani (diskuto) 23:42, 7 Nov. 2014 (UTC)
Mi dankas Vin ke Vi redaktas Vikipedion. Vi skribis: "La latina scienca nomo restas kiel alidirektilo" - jes, mi scias sed mi pensas ke pli bone estus ke scienca noma estus ĉefa nomo (en tiu situacio) Ĉu mi bone komprenas ke Vi pensas ke "hispanlingva-esperanta vortaro" estas pli bona referenco ol PIV? Mi pensas ke tio sufiĉas nur por skribi:

Eriobotrya japonica, mespilarbo estas specio...

Vi skribis "Plej komuna" - kiu reviziis tion?, "laŭ mia scio" - ĉu mi bone komprenas ke estas diferenco inter Via opinio kaj PIV do Vi elektas Via opinio?

Mi ne manĝis ilin, bedaŭre. Pardonu ke mi multe petas pri referencoj sed mi pensas, ke tio estas bone por Vikipedio. Mi ne volas ataki Via persono. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:36, 8 Nov. 2014 (UTC)


Se tio povas helpi progresigi la diskuton, en franca vikipedio, ekzistas klara distingo inter:
  • Eriobotrya japonica = Néflier du JaponBibacier
  • Néflier = Mespilus germanica L.
--Dominik (diskuto) 05:35, 8 Nov. 2014 (UTC)
Mi ŝatas la frukton kaj konas, ke malsameco estas inter Eriobotrya japonica kaj Mespilus germanica L.. Sed, la titolado per Mespilarbo kaj Mespilujo kaj Mespilo ne estas bona. Tio estas la simila konfuzo kun Citronarbo kaj Citrono kaj Limono, kiuj finfine estis unuigitaj.
Mi proponas nomi la frukton Eriobotrya japonica "lanmespilo", la frukton Mespilus germanica L. "mespilo" . La vorto "lanmespilo" troviĝas en Vortaro Japana-Esperanta. Ne uzu titolojn de "-arbo" kaj "-ujo"! Ili ĵus estas la arboj de la sama frukto.--Salatonbv (diskuto) 01:04, 20 Maj. 2015 (UTC)
Por Por: Mi subtenas la formon "lanmespilo", sed por la genro, se estas plia speco. En la vortarego de Krause aperas la formo "japana eriobotrio". Sed ĉilastan ni ja povus uzi kiel plian alidirektilon. Ĉu ne? Krome ja temas pri tute alia genro, tiel ke la nuna titolo estas tute malĝuste uzata. --Tlustulimu (diskuto) 07:14, 23 Maj. 2015 (UTC)
✔ Farite Mi ŝanĝis la artikolon pri lanmespilo japana al lanmespilo, kaj kunigis mespilarbon kaj mespilujon al mespilo komuna.--Salatonbv (diskuto) 07:15, 24 Maj. 2015 (UTC)
@Salatonbv: Mi ĵus korektis vian indikon pri la vortoformo "japana eriobotrio", kiun mi ja trovis en la vortarego de Krause. Vi skribis eribotrio, kvankam mi ĉi tie eĉ menciis la ĝustan formon. Krome mi forigis la malĝuste titolitan alidirektilon. --Tlustulimu (diskuto) 07:29, 24 Maj. 2015 (UTC)
@Tlustulimu: Mi ne skribis la vorton (sed iu alia antaŭ mi), sed mi ne korektis tion. Dankon pro via korekto.--Salatonbv (diskuto) 07:38, 24 Maj. 2015 (UTC)
P.s. Kaj mi ja kreis la malĝustan alidirekton kopiinte la malĝusta vorto. Dankon ankaŭ pro la forigo.--Salatonbv (diskuto) 07:43, 24 Maj. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Lanmespilo".