Mespilo

(Alidirektita el Mespilarbo)

Mespilo povas signi kaj la frukton (mespilberon) kaj la arbon (Mespilus germanica L.). La arbo povas esti nomata mespilujomespilarbo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mespilujo
Mispiluja foliaro kaj fruktoj
Mispiluja foliaro kaj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Maloideae
Genro: Mespilus
Specio: M. germanica
Mespilus germanica
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Etimologio redakti

La nomo "mespilo" devenas de la latina mespilum, kio mem devenas de la helena mespilon, el mesos kaj pilos, alude al la hemisfera formo de tiu frukto.

Arbo redakti

Mespilarbo estas malgranda arbo de la familio Rozacoj. Ĝi ne devas esti konfuzata kun la mespilo (lanmespilo) de Japanio. La fruktoj ne povas esti konsumataj apenaŭ rikoltitaj, sed en malfrua aŭtuno necesas lasi la fruktojn velki en pajlo en loko seka kaj aerumata; la fruktoj devas fariĝi hele brunaj ĝis malhele brunaj. La transformiĝo igas la fruktojn molaj kaj dolĉaj, dume antaŭe la mespiloj estis adstringaj kaj akraj. Por manĝi mespilon, vi devas depreni la petiolon kaj suĉi la pulpon sen engluti la semojn.

Priskribo redakti

Mespilarbo estas malgranda arbo (ĝis 4–5 m alta) kun larĝeco ofte supera al la alteco; ĝi estas decidua (falfolia - perdas la foliojn en vintro). La blankaj floroj hermafroditaj estas simplaj kaj havas kvin petaloj la florado estas tre dekoracia.

La florado, kiu estas iom malfrua (majon), okazas post la eligo de la folioj. La fruktoj estas malgrandaj pomoj, kiuj havas ŝelon raspan kaj estas hele brunaj, ofte ilin kovras subtila lanugo; ili estas malgrandaj: 2-2,5 cm de diametro. Ekzistas ankaŭ fruktoj pli grandaj kaj pli nutraj. La fruktoj restas duraj kaj lignecaj kun acida saporo ĝis malfrue en aŭtuno; fakte nur post la rikolatado enzima transformiĝo de la pulpo ebligas konsumadon. Ĝi estas planto tre rezista al malvarmo, aldone la malfrua florado sekvas la lastajn frostojn.

Distribuado en naturo redakti

Mespilarbo estas disvastiĝinta en naturo en suda Eŭropo (ĝis Germanio) kaj en Malgrandazio, kie mespilarbo estas laŭdire naskiĝinta. Ĝi troviĝas ankaŭ en norda Italio, de Piemonto ĝis Venetio.

Galerio redakti

Vidu ankaŭ redakti