Diskuto:Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by JabieroKubo in topic Kolono vico

Ĉu vi certas pri la vorto ŝnurkameradaro ? Ĉu ne prefere ŝnurkamaradaro ? AL @ 23:24, 12. Jan 2008 (UTC)

Vi tute pravas! DidiWeidmann 01:44, 13. Jan 2008 (UTC)

Atentu ĉe la numerigo, kiam vi komparas kun la angla listo: Ili numerigas laŭ lando, kaj tial numero 1 kiu samtempe apartenas al Ĉinio (Tibeto) kaj Nepalo aperas dufoje! Ni nombras la punktoj, tial en la esperanto-listo la koncerna punkto ĉiam estas unu rango pli alta ol en la angla. DidiWeidmann 23:50, 31. Maj 2008 (UTC)

Elekto de montoj... redakti

Mi ĵus verkis pri monto de Ekvadoro (ne pri la plej alta, pri Ĉimborazo ja jam pli longe estas teksto), kaj mire konstatas ke la landoj de Sudameriko surprize mankas en la nuna listo, ekzemple 10 Ĉilio, 11 Peruo, 12 Bolivio kaj 13 Ekvadoro: La Andoj estas alta montaro, tial tiuj landoj havas antaŭajn poziciojn en la listo, sed sincere mi ne komprenas la elekton laŭ kiuj iuj montoj estas listigitaj kaj aliaj preteratentataj... Bonas, ke enestas la laŭ alteco sensignifa monto Vaalserberg de Nederlando, sed mankas la apuda Belgio aŭ la samkiel Nederlando ebena baltaj ŝtatoj Litovio, Latvio kaj Estonio. Do mankas kaj multaj landoj de altaj kaj de malaltaj lande elstaraj montoj. Eble en la momento de la lista ekesto oni volis eviti lavangon da ruĝaj ligiloj. Tamen ankoraŭ estas multaj plenigindaj truoj antaŭ ol la listo laŭtitole estus la "Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando". --ThomasPusch (diskuto) 19:23, 22 Jan. 2013 (UTC)

Kolono vico redakti

Mi proponas simple forigi la kolonon vico, kiu tute ne facile aldoneblas kaj eĉ ne ekzistas en aliaj vikipedioj.
Krome: ĉu eblas aŭtomate ordigi laŭ

  • alteco

(ne laŭ lando ĉar foje estas pli ol 1 monto en sama lando).
  JabieroKubo (diskuto) 11:12, 18 jun. 2019 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Listo de la plej altaj montoj de ĉiu lando".