Diskuto:Macintosh

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch

La unua frazo de la teksto nun estas

"La Macintosh (elparolo: [ˈmækᵻntɒʃ], aŭ Mac, kelkfoje esperantigita kiel MakintoŝoMekintoŝo[kiu?]) estas serio de personaj komputiloj kreitaj de Apple Computer."

Tiu vortumo, aparte la ŝablono {{kiu?}}, signas dubon ĉu entute ekzistas aŭ iam ekzistis esperantigita formo de la angla komputilofamilia nomo. Mi, historie en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj aparte aktiva funkciulo en la Esperanto-movado, asertas ke mi unuafoje aŭdis la formon "Mekintoŝo" (intence laŭ prononco kun unua vokalo "e") en 1986, apenaŭ du jarojn post la ekproduktado, kaj inter alie ofte aŭdis ke la Esperanto-verkistino Sabira Ståhlberg entuziasme diris kiom ŝi tiam ŝatis "verki universitatajn kaj literaturajn tekstojn per sia mekintoŝo". Mi mem aĉetis mian unuan mekintoŝan tekokomputilon nur en 1990, poste duan, poste trian, kiu ankoraŭ estas en funkcio, kaj ĉiam nomis ĝin "mekintoŝo" en la esperantlingva kolega kaj familia komunikado. Same mi amase aŭdis tiun vorton en la CO de UEA kaj en aliaj Esperanto-oficejoj. Eĉ se mankus skribaj pruvoj pri uzoj de tiu esperantigita vorto, ĝi en parola lingvo kaj neformalaj tekstoj grandkvante uziĝas aŭ almenaŭ en tiuj du jardekoj uziĝis. Sed ja troveblas referencoj pri skribaj uzoj de la nomigo "mekintoŝo", ekzemple en la retejoj

--ThomasPusch (diskuto) 17:37, 24 mar. 2017 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Macintosh".