Diskuto:Malbork

Latest comment: antaŭ 8 jaroj by Lohengrin

La artikolo estas entuziasme verkita, laŭ stilo eĉ iom tro entuziasma.

  • Unue ĝi aspektas al mi iom pole patriotisma, konsiderante ke ekzemple ĉiam uzatas la urbonomo Malbork, sendepende de la historia periodo, kvankam la setlejo kaj burgo almenaŭ de 1274 ĝis 1466 kaj de 1772 ĝis 1945 estis klare germanlingva kaj almenaŭ tiam havis klare germanlingvan nomon, do en 1274 la ordeno de germanaj kavaliroj konstruigis ne la "kastelon de Malbork", sed la "kastelon Marienburg" ktp.: Mi proponas laŭ historia evoluo kaj sen ajna naciismo pola aŭ litova aŭ prusa aŭ germana nomi la urbon "Marienburg" rilate al mencioj pri eventoj de 1274 ĝis 1466 kaj de 1772 kaj 1945, kaj "Malbork" ekster tiuj periodoj (tio lasas iom da pola patriotismo, ĉar la ŝtonepokaj aŭ gotaj vivantoj certe ne estis poloj...).
  • Due laŭ mi bonus iom pli koncizi rilate al la longaj klarigoj pri temoj, por kiuj ekzistas apartaj vikipediaj artikoloj. En la ĉapitro "historio" estas longega informo pri la diverslingvaj tradukoj de la nomo de la ordeno de germanaj kavaliroj, kvankam fakte tiu informo ne apartenas ĉi-tien, kaj tute sufiĉus interna ligilo al la e-lingva vikipedia teksto pri la temo. Same laŭ mi tro longas la dufoja mencio "Maria /temas pri Dipatrino Maria – la patrino de Jesuo Kristo/". Ĝustas ke temas pri tiu-ĉi Maria, sed interna ligilo Maria jam solvas ĉiujn eventualajn dubojn... la germana kastelo konstruita en 1274 nomiĝis tutkoncize "Marienburg", ne vortoverŝe "Burg Marias ... es handelt sich dabei um die Gottesmutter Maria, die Mutter von Jesus Christus".
  • Trie bedaŭrinde necesas koncizigi la tekston je pluraj vikimedie forprenitaj fotoj, kiuj nun lasas ruĝajn ligilojn -- tiun problemeton mi mem rapide solvas per malvidigo de la koncernaj fotaj priskriboj. Tamen mi ne havas la tempon sondi ĉu eble el la pola aŭ alia vikipedio alŝuteblus lokaj dosieroj kun licenco taŭga al la e-lingva vikipedio, aŭ ĉu estas aliaj komunejaj fotoj kiuj uzeblus anstataŭe. Tial mi ne tute forprenas la nun fuŝitajn fotopriskribojn, nur malvidigas ilin.

Tiu-ĉi ne estas kompleta listigo pri la tekstaj mankoj, nur direktigo al ideo pri kio temas mia kritiko. Temas pri longa teksto, kiu meritas enciklopedie taŭgan, sobran kaj ne-patriotisman stilon: vere realigi tian tekstan adapton daŭrus pli longan tempon ol mi mem nun povus investi ĉi-tie, tial mi povas nur indiki la mankojn el mia vidpunkto...

ThomasPusch (diskuto) 10:49, 2 Dec. 2014 (UTC)

Ĝi estas plene nevikipedia, citas nesufiĉajn informfontojn, havas superfluan enhavon (telefonnumeroj ekz.), kaj kiel ĉiuj artikoloj de s-ro Kozyra postulas redakton. --Lohengrin (diskuto) 10:09, 2 apr. 2016 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Malbork".