Diskuto:Malfermitkoda programaro

(Alidirektita el Diskuto:Malfermita kodo)
Latest comment: antaŭ 4 jaroj by Alifono in topic Malfermkoda -> Malfermitkoda

Nomo de artikolo redakti

Mi pensas ke "Malfermita fontkodo" pli taŭgos kiel titolo de artikolo, ĉar "malfermita kodo" povas havi aliajn sencojn, ekzemple ekzistas malfermitaj kodoj (= ĉifroj) en kriptologio. --Salikh 9 Majo 2010.

Kio pri "malfermkoda programaro"? Dirante "malfermITa" kodo, ŝajnas ke la kodo estis iam neatingebla, kaj poste malfermita. Tio tre ofte ne estas ka kazo --Jacob Nordfalk 08:10, 28. Okt 2010 (UTC)
Laŭ mi Jacob tute pravas. Principe ankaŭ eblus sekvi la penson de Salikh plumodifi la titolon de "malfermkoda programaro" al "malfermfontkoda programaro", sed la termino iom komplikiĝus kaj malpraktike longiĝus... Kaj forpreno de la silabo "it" ĉiukaze parte solvas la deziron de Salikh pri laŭebla vorta precizeco - ĉiukaze malfermitaj kodoj (= ĉifroj) en kriptologio antaŭe estis fermitaj, kaj klare ne celiĝas per la jakoba propono de titolo "malfermkoda programaro". Konsiderante ke la paĝo ŝajne estas malmulte atentata kaj ke jam tri homoj esprimis opinion, mi ne atendas kvaran diskutanton sed alinomigas la titolon al "malfermkoda programaro". --ThomasPusch (diskuto) 20:06, 22 Jan. 2013 (UTC)

Interwiki synchronization redakti

Hello! This article is a part of discussion about interlanguage link conflicts. You can help to resolve it by correctly identifying content of articles in those languages that you know at a good level. Also creating of appropriate local analogue of some of templates en:Template:Iwiki-conflict, de:Vorlage:Interwiki-Konflikt or uk:Шаблон:Інтервікі-конфлікт will be very great. If you have some further questions, please, left it on my talk page. Thanks for attention. --DixonD 11:46, 22. Aŭg 2009 (UTC)

Traduko

Saluton! Ĉi tiu artikolo estas parto de diskuto pri konfliktoj inter intervikiaj ligiloj. Vi povas helpi solvi ĝin identifante korekte la enhavon de artikoloj en ĉi tiuj lingvoj, kiujn vi konas bonnivele. Bonus ankaŭ krei ŝablonon kiel en:Template:Iwiki-conflict, de:Vorlage:Interwiki-Konfliktuk:Шаблон:Інтервікі-конфлікт. Se vi havas kelkajn demandojn, bonvolu skribi min ĉe mia dsikuta paĝo. Dankon por via atento. --→ Airon 11:54, 22. Aŭg 2009 (UTC)

Malfermkoda -> Malfermitkoda redakti

La nomo de la artikolo estas nun "Malfermkoda programaro", kvankam la vorto "Malfermitkoda program(ar)o" estas pli uzata en Esperantujo. Vi povas kontroli tion per la nombro de trafoj en Google:

  • Malfermkoda programaro: 49
  • Malfermitkoda programaro: 81
  • Malfermkoda programo: 10
  • Malfermitkoda programo: 14

Mi do proponas ŝanĝi la nomon de "Malfermkoda programaro" al "Malfermitkoda programaro", por ke Vikipedio estu pli kongrua kun la efektiva lingvouzo. VanegeEsperanto (diskuto) 11:02, 16 apr. 2018 (UTC)Reply

--farita hodiaŭ--Alifono (diskuto) 19:04, 10 apr. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Malfermitkoda programaro".