Mi proponas meti la geografion antaŭ la historion. Montanesko 01:15, 19. Feb 2005 (UTC)

Bone. Greguar 01:55, 19. Feb 2005 (UTC)

Mi neniam vidis la vorton Manŝo. Ĉu ĉi tiu departemento estas la sama, kiel Maniko? Nizo 03:11, 19. Feb 2005 (UTC)

Verŝajne! Verdire mi ne ŝanĝis la nomon de la artikolo. Mi preferus la originala nomo Manche, ĉar la aliaj francaj departementoj ne havas iliaj nomoj tradukitaj. Kion vi pensas? Greguar 08:56, 19. Feb 2005 (UTC)
Ŝajnas ke la Vienne havas ankaŭ tradukita nomo. Eble ĉar mi estas komencanto, tamen mi ne bone komprenas la kaŝitan logikon. Greguar 10:12, 19. Feb 2005 (UTC)
Unu eraro, kiun faras multaj personoj, estas pensi, ke ni devas krei Esperanton anstataŭ uzi Esperanton. Mi faris same. Tiam mi konstatis, ke post 125 jaroj, Esperanto jam havas tre riĉan leksikon. Ĉiu viva lingvo ŝanĝiĝas, kaj la progresado de teknologio ktp necesigos, ke novaj terminoj eniru en nian parolon. Sed la normigo de la lingvo ja gravas, se ni volas kompreni unu la alian. Kvankam la nacilingva formo Manche estas uzebla, la formo, kiu troviĝas en la plej inkluziva E-vortaro (PIV2), estas Maniko. Ĝi estas do normigita esperanta formo. Vieno, Bulonjo ĉe maro, kaj multaj aliaj lokoj havas esperantajn formojn ekde la zamenhofa tempo. Nizo 17:26, 19. Feb 2005 (UTC)

Pri la temo eblas aldoni:
Alia eraro, kiun faras multaj personoj, estas pensi, ke ni devas esperantigi ĉiun geografian nomon. Tamen en tiu kazo mi konsentas kun Nizo; kaj Manche kaj Maniko estas uzeblaj. Sekve: ĉar jam ekzistas esperantigita formo, kial inventi aldonan? Montanesko 21:05, 19. Feb 2005 (UTC)

Bonvole, legu diskuto pri Pittsburgh kaj Furukawa. Mi pensas ke Amerikanoj preferas novajn nomojn sed Eŭropanoj kaj Azianoj preferas defendi siajn tradiciajn nomojn. Mi favoras Esperantigo de geografiaj nomoj, sed estas multaj argumentoj kontraŭ. En ĉi tiu kazo, se jam estas Maniko, do oni ne povas krei Manŝon, eĉ se Manŝo ŝajnas pli bona al mi. Roberto 21:19, 19. Feb 2005 (UTC)

Ĉar estas jam artikolo Maniko, mi preferis nomi tiun artikolon "Manche". Greguar 19:51, 20. Feb 2005 (UTC)

Pri okcidento kaj uesto redakti

Ne oesto sed uesto fakte troveblas en vortaroj, tamen kun la komento: nur por la faka uzo (de maristoj, kiam ili volas certigi, ke ne okazas miskompreno). En vikipedio mi ne vidas kaŭzon, ne uzi "okcidento" kaj "oriento". Mo (Montanesko 10. Mar 2005 UTC)

Kiam mi estis skribanta la artikolon, mi forgesis pri "oriento" (tamen mi ja memoris pri "okcidento"). Nia kolego Ismo korektigis la artikolon, sed mi preferus "nordokcidente" kaj "nordoriente"...--Greguar 16:10, 10. Mar 2005 (UTC)
Pri eosto kaj uesto ekzistas vikipediaj artikoloj; ambaŭ esprimoj estas en PIV. Laŭ ĝi la diferenco inter oriento/okcidento kaj eosto/uesto estas, ke la du unuaj povas signifi ankaŭ regionojn, kiuj (rilate al io, ekzemple la centro de urbo aŭ lando) kuŝas en la koncerna direkto; eosto/uesto ĉiam estas direktoj. Por mallongigi oni ĉiam uzu E/U, kiujn PIV2 notas eksplicite kiel mallongigojn ankaŭ de oriento/okcidento.
La kialo, ke en mia korekto al la artikolo uzis "eosto" kaj ne "oriento", estis la originala (erara) uzo de la vorto "esto". Mi supozis, ke la aŭtoro intencis skribi "eosto" kaj ne "oriento". -- Ismo 18:53, 10. Mar 2005 (UTC)
Jes, PIV ankaŭ listigas maristajn fakajn terminojn (kiel ankaŭ pruo, poŭpo iam ŝanĝita al pobo ktp), sed Montanesko en marto 2005 tute pravis en vikipedio ne vidi kaŭzon, ne uzi "okcidento" kaj "oriento". Veliste salutas ThomasPusch (diskuto) 9 sep. 2023 (UTC)
Reiri al la paĝo "Manche".