Diskuto:Marŝkurado

Latest comment: antaŭ 8 horoj by ThomasPusch

@Tlustulimu kaj Sj1mor: Mi havas ankoraŭ multajn paĝojn pri la olimpiko 2024 antaŭ mi ĝis noktiĝos, tial mi petas vin, kiuj lastatempe okupiĝis pri la {{Informkesto Sporta fako}}, enketi pri la sekva demando: en vikidatumaro ĉi-paĝe nun estas du fotaj dosieroj por la informkesto, sed unu bezonatas ekster ĝi, ĉar en la teksto ĝi bildiĝas pli grande kaj kun esenca informa klarigo. La supran foton mi konsiderus ne nepra, kaj do mi volis subpremi la du bildojn per meto de informkeste indikita bildo. Sed tiel kiel krome ĉiam eblas, ĉi tie ne funkcias - jen simple mia nova foto aperas supre kaj la aliaj du, kiujn mi volis malaperigi, bildiĝas sube. Tiel ne devus esti - devus esti maniero afable malakcepti fotan proponon el vikidatumaro. Ĉu vi havas ideon pri tio?

PS: Cetere mi vere ne komprenas, kial en {{Informkesto Sporta fako}} en la meza vorto sen motivo subite aperas majusklo, laŭ mi devus nepre esti {{Informkesto sporta fako}}. Ĉu vi konsentus ke ni alinomigus?

Kaj aparte al Sj1mor: La meto ke la praktike malplena informkesto ankoraŭ ne estas la tuta laborado, pri tio vi sendube konscias (mi ĝis nun ne vidis aplikojn de la praktike malplena informkesto kaj nur nun ekkonscias) ... necesus ankoraŭ almenaŭ iom plenigi ĝin, supozeble por ĉiu sporta fako necesus fari artikolan ĝermon pri la tutmonda federacio de tiu sporta fako, sed ĉar tio estas laborego, provizore sen interna ligilo devus almenaŭ esti la federacia nomo en la angla, franca kaj tradukite al Esperanto... Ĉar estas multaj sportaj fakoj, oni ne nepre devas pri ĉiu el ili investi tagon da esperanta redaktado, sed iom da enhavo tamen estus bona (kaj vikidatumoj ankoraŭ ne estas ekipita efike helpi en tiu tasko)... -- ThomasPusch (diskuto) 17:48, 26 jul. 2024 (UTC)Reply

PS: Mi scias ke mi ĵus iom perfortis la parametron "konkursojaro" 1 resp. 2, per banala noto "ĉiujn 4 resp. 2 jarojn", sed provizore laŭ mi tio tolereblas - ĉiukaze pli bone ol nenio en la informkesto. -- ThomasPusch 17:50, 26 jul. 2024 (UTC)Reply
Saluton @ThomasPusch. Laŭ via peto mi korektis la informkeston. Sj1mor (diskuto) 09:03, 27 jul. 2024 (UTC)Reply
@Sj1mor: Dankon. Tiel estonte estos pli laŭ niaj aliaj informkestoj - tre bone. Komparante la paĝon kun la informkesto de la paĝo tabloteniso, mi komprenas ke la problemo ĉi tie estis ke pri marŝkurado ŝajne ne ekzistas norma piktogramo - alikaze la divido al piktogramo supre kaj unu aŭ pluraj fotoj sube tute sencas. Sed bone, se en paĝo kiel tabloteniso nenio fuŝiĝis pro la adapto, estas perfekte. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 27 jul. 2024 (UTC)Reply
Cetere ankoraŭ pendas mia propono ŝanĝi la nekutiman titolon {{Informkesto Sporta fako}} al {{Informkesto sporta fako}}. Ĉar ne venis protesto, kaj mi ne imageblas ke povus ekaperi protesto, mi ĵus realigas la alinomigon. Ĉiukaze per la alidirektilo ambaŭ formoj daŭre funkcios. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 27 jul. 2024 (UTC)Reply


Reiri al la paĝo "Marŝkurado".