Diskuto:Mekaniko

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch in topic Alinomi al "meĥaniko"!

Ĉu oni elektu mekaniko aŭ meĥaniko? meĥaniko estas pli fundamenta. mekaniko estas nuntempe pli uzata, sed ĉu rifuzo de la sono ĥ ne estas etnocentrismo de francoj? -- aldonis, sen subskribo uzante anonime uzanta IP-adreson 83.198.200.217 je 23:18, 2 apr. 2006‎ (UTC)

Alinomi al "meĥaniko"! redakti

Kaj la tradicia, kaj la pli kutima formo estas "meĥaniko". La formo "mekaniko" jam delonge iĝis eksmoda kaj restas nur amuza restaĵo de la iamaj provoj francigi Esperanton. Ĉie en la artikolo aperas nur la formo "meĥaniko". Necesas do alinomi la artikolon. Filozofo (diskuto) 13:47, 13 jul. 2020 (UTC)Reply

Ĉar post pli 7 monatoj neniu obĵetis, mi tuj efektivigos la alinomigon. -Filozofo (diskuto) 21:46, 1 mar. 2021 (UTC)Reply
Hm, tio ne funkcias... Evidente iu redirektis "Meĥaniko" -> "Mekaniko". Mi ne havas teĥnikan privilegion por efektivigi tion ĉi. -Filozofo (diskuto) 21:52, 1 mar. 2021 (UTC)Reply
Tiutemaj diskutoj estas farataj en aparta diskutejo pri Alinomendaj artikoloj.--kani (diskuto) 02:56, 2 mar. 2021 (UTC)Reply
@Filizofo: Principe mi rekomendas en tiaj situacioj al la unua uzo de vorto en teksto aldoni referencojn, al PIV (kies eldono de 2020 ĉi tie, konsentite, nomas ambaŭ formon, sed "francisme" preferas "mekaniko"n, kvankam facile eblas aldone citi la paperan eldono de PIV 1970, p. 680, kie nur estis "meĥaniko"), eblas por referenco por "mekaniko" ankaŭ aldoni internan ligilon Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, kiu pruvas ke "mekaniko" (kiel alternativo) permeseblas nur ekde 1974, kaj se PIV post 1974 ŝajnas al vi tendenca (mi dividas vian observon), vi aldonu pliajn referencojn, ekzemple al ReVo, favore al meĥaniko. Kvankam ambaŭ fontoj klare asertas per aldono de steleta simbolo, ke meĥaniko estas la fundamenta formo, kaj ReVo ankaŭ indikas klarajn referencojn pri tio, en kazo de dubo eblas eĉ pruvi la fundamentecon per cito de referencoj, per cito de la du ekzemploj de ReVo (B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Antaŭparolo kaj Zamenhof: Lingvaj respondoj, Letero pri la deveno de Esperanto), kaj se vi hazarde scias, ankaŭ plian ekzemplon fundamentan. ThomasPusch (diskuto) 17:27, 5 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Mekaniko".