Virinoj havas mens-truon, sed oni diras ke ili estas tiel inteligenta ol viroj...:DRoberto 18:48, 17. Nov 2005 (UTC)

Tiu estas jam antikviĝinta ŝerco, kiu cetere tute ne amuzas. Viroj polucias, sed ili tamen ne detruas la naturon pli ol virinoj. Ni uzu la diskutpaĝojn por fakaj aŭ enhavaj diskutoj, ne por vortludoj. (Tiucele krozu al Ĝangalo.) Bab 18:02, 18. Nov 2005 (UTC)

Ho mia kor!Roberto 07:58, 16. Apr 2006 (UTC)

Mi preferus, se anstataŭ la malofte uzatan scienclingvan esprimon "femalo", ni uzu la kutimlingvan esprimon "ino". Ni ja volas ke niaj vikipediaj artikoloj estu kompreneble por averaĝaj esperantistoj, kaj ne nur por altnivelaj esperantistoj kun bona kono de fakaj esprimoj. Do kiam ekzistas pli facila maniero esprimi sin, oni faru tion. Kion pensas la aliaj? Marcos 11:34, 13. Apr 2006 (UTC)

Unue: "Femalo" estas nenia scienca esprimo. Due: "Ino" ŝajnas al mi nekonvena por uzado de virinoj kaj femaloj ĝenerale. Trie: Por tio mi verkas tiajn fakajn artikolojn, por ke aliaj esperantistoj (ne nur vikipediistoj) povu lerni el ili. Kvare: Kiel vi imagas, ke ni anstataŭigos fakajn terminoj per "pli facila maniero"? Ĉu ekz. anstataŭ "lumbriko" mi uzos "tiu ruĝeta ŝnureto, kiu rampas sur la tero"? Kvine: Por kiu vi, Marcos, deziras havi artikolojn? Ĉu nur por komencantoj en Esperanto? Tiuokaze ili povos verki siajn artikolojn kaj Vikipedio aspektos laŭ tio, ĉar ĉi tie estos sole unufrazaĵoj kaj ridindaj kvazaŭartikoloj, kiuj estos forigendaj, ĉar neniu volos plu redakti ilin. Petro 16. Apr 2006 08:23 (UTC)
Vi simple provas ridindigi mian argumentadon per troigo de mia vidpunkto. Kompreneble mi pensas, ke oni nur uzu pli simplan esprimmaniero kiam ekzistas sufiĉe preciza facila esprimmaniero. Do anstataŭi "lumbriko" per io ajn ne taŭgos. Sed la kazo de "femalo" estas malsama. Ĉi tie ja ekzistas same preciza vorto: "Ino". Kaj tiu vorto estas multe pli facile komprenebla, ĉar ĉiu komenanto tre frue lernas tiun radikon.
Tamen, ĉar la artikolo estas tre scienca ĝenerale, kaj ĉiuokaze ne vere komprenebla por komencantoj, mi ne insistos pri mia vidpunkto ĉi-foje. Sed ĝis nun mi ne komprenas, kio estas la avantaĝo de la pli malfacila "femalo" al la pli facila "ino". Laŭ ReVo kaj mia vortaro Eo-germana, "ino" ja signifas ĉiun ajn inan vivulon, same kiel "femalo". Ĉu vi povas klarigi vian elekton de tiu vorto? Marcos 22:15, 16. Apr 2006 (UTC)
Mi ne scias, de kie mi venis al konkludo, ke femalo estas faka vorto. Se iuj malofte uzas ĝin (kaj multajn aliajn vortojn, kaj tio estas ilia problemo, se ili ne konas tiajn vortojn, ĉar ilia vortprovizo en E-o estas malgranda), do poste guglo trovos malmulte da trovoj por ili. Eble vi ne rigardas fakajn filmojn pri bestoj, kreskaĵoj. Ĉie oni uzas vorton femalo kaj ne ino. Kaj mi ne kulpas, ke kelkaj ne konas tiajn vortojn. Se mi serĉus ĉiun vorton per guglo kaj elektus nur tiun, kiu estas plej ofte uzata, post nelonge ni povus forstreki ĉiujn malmulte uzatajn vortojn, ĉar laŭ via maniero de pripensado ili estus aŭ fakaj aŭ arĥaikaj, kiujn neniu uzas. Do se mi elektis vorton femalo, certe mi havis motivon al tio. Petro 17. Apr 06:14 (UTC)
Mi ne scias se tio helpus. Sed en latinaj lingvoj, latindevenaj vortoj ŝajnas tre vulgaraj, kaj oni preferas aliajn. Femalo ŝajnas al ni tro besteca, ĉar estas ĉiutaga vorto. Pro tio certe oni preferus la vorton "ino". Sed al mi tio ŝajnas nur stilan elekton.Roberto 07:00, 17. Apr 2006 (UTC)
La menstrua ciklo markas periodajn fiziologiajn ŝanĝojn en la korpo de femalo, kiuj estas sub kontrolo de la reprodukta hormona sistemo kaj devigaj por reproduktado. La menstruaj cikloj ĉe virinoj tipe aperas je monata bazo inter pubereco kaj menopaŭzo. Krom homoj la menstruajn ciklojn havas nur grandaj simioj...

Mi devis kopii komencon de la artikolo. Ĉi tie mi parolas pri femaloj kaj poste pri virinoj. Ĉar el mamuloj menstruas ankaŭ simioj, la vorto femalo estas ĉi tie tute konvena. Bedaŭrinde. Mi ne parolos pri ĉiu mencio al ili kiel "pri virinoj, knabinoj, junulinoj kaj simioj", simple kiel pri femaloj. À propos, el zoologia rigardo ankaŭ via ino de genro homo sapiens estas femalo kaj ni uloj de genro homo sapiens estas maskloj, se tio plaĉos al iu aŭ ne. Do, kiel ĝuste skribis Roberto, dependas de elekto de verkinto. Petro 17. Apr 2006 07:12 (UTC)

Menseso redakti

Nenie mi povis trovi la vorton "menseso": Nek en iu antaŭa uzo en la interreto (gugloserĉo por menseso kaj estas nur donas ĉi tiun artikolon), nek en mia tre plen vortaro Eo-germana de Krause. Petro, de kie vi prenis tiun vorton? Aŭ ĉu vi mem elpensis ĝin. En la dua kazo, mi proponas, ke ni anstataŭe diru "menstruaĵo", "menstru-elfluaĵo" aŭ "menstrusang(aĵ)o", tiel evitante enkondukon de nova radiko, kiam eblas esprimi la koncepton per la Esperanta vortfarado. Marcos 21:42, 16. Apr 2006 (UTC)

Per guglo mi trovis 1 710 000 trovojn por vorto menses. Ĉar ĉiuj tiaj fakaj vortoj devenas el la latina kaj Esperanto transprenas ilin (mi verkontrolis tion), mi opinias, ke ĝuste tiu ĉi vorto estos ankaŭ menseso (eble ankaŭ menzeso). Ekz. ankaŭ la angla versio por menstruo oni uzas tiun ĉi vorton (menses). Petro 17. Apr 2006 06:01 (UTC)
Esperanto ne ĉiam transprenas fakajn radikojn el la latina. Sufiĉe ofte, ĝi astataŭe uzas sian vortfaran sitemon por esprimi novan ideon. El la fakto, ke vi ne scias ĉu estu "menseso" aŭ "menzeso", mi konkludas ke vi mem enkondukis ĉi tiun radikon en Esperanton. Laŭ mi, ni en la Vikipedio nur enkonduku novajn radikojn en Esperanton, se ne eblas sufiĉe simple esprimi la ideon per la vortfarado de Esperanto. Sed ĝuste tio eblas en ĉi tiu kazo: "menstruaĵo", "menstru-elfluaĵo" aŭ "menstrusang(aĵ)o". Marcos 09:07, 18. Apr 2006 (UTC)
Petro, mi ne komprenas vin. Vi nun forigis ambaŭ menciojn de "menseso", kvazaŭ vi nun konsentus kun mi. Sed vi anstataŭis ilin per ne-trafaj vortoj (sangado kaj plenigaĵo). Ĉu ni ne prefere uzu pli trafajn esprimojn, kiuj signifas tion, kion vi intencis per "menseso". Mi proponas uzi unu el la tri supre menciitaj proponoj, sed kompreneble vi povas elpensi alian, se vi havas bonan ideon. Marcos 19:51, 22. Apr 2006 (UTC)

Pri femalo kaj ino redakti

Mi konsideras ke tiuj ne oficialaj nek fundamentaj vortoj estas ĝenerale evitindaj. Kial? Ĉar en esperanto oni ne rajtas aldoni simplan vorton, sed radikon. Enirigi la vorton "femalo" en la lingvo malkaŝas tutan aron de vortoj kiel mal-femal-o aŭ femal-iĝi, kaj tiel plu. Kaj, ĉu ili estas bezonataj?

Laŭ mi tiaj aldonoj nur malsimpligas kaj pligrandigas la lingvon. En la fino ni havos ian europanton. Mi notis en la pivo ke ne nur estas femalo, sed ankaŭ masklo (ĉu faka lingvo ne povas sekvi la normalaj reguloj de la esperanta, malante vortojn?). Bonvolu! Nian lingvon povu paroli ankaŭ ne eŭropanoj, sen devi lerni aregon da radikoj samsignifaj.

Mi do opinias ke "ino" estas tute, tute taŭga en tiu ĉi artikolo kaj femalo nur malsimpligas la lingvon.

Kiu estas Vi? (Vi ne subskribis...) Kaj kial via opinio direktu la ĝeneralan lingvouzon?
"ino" estas bona vorto, kaj mi mem uzas ĝin parole, sed faka lingvo ja ne egalas parolan... Malpermesi la vorton "femalo" pro "ino" similus elsarki na "loko" pro "ejo". Simpla kaj klara lingvo - jes; sed mi supozas ke ankaŭ neeŭropanoj aprecos radikriĉecon kiam taŭge. Bab 21:54, 17. Apr 2006 (UTC)
Mi tute konsentas kun Bab. Unu noto. Kiel vi, neensalutinto, dirus? Tio estas femalo de testudo. Aŭ tio estas testudino? Ĉar testudino respondas al ino de testudo. Biologoj kaj zoologoj ĉiam diros femalo de testudo rilate al tiu specio de besto, kiu demetas ovojn. Kaj tio ne rilatas nur al testudo. Tio rilatas ĝenerale al ĉiuj femaloj de ĉiuj zoologiaj specioj, kie devas esti kaj masklo kaj femalo, krom hermafroditoj, kiuj estas ambaŭseksaj. Petro 18. Apr 2006 07:00 (UTC)
Mi konsentas, ke Esperanto jam havas la radikojn "femalo" kaj "masklo", kaj mi (malsame al la anonimulo) ne argumentos por forigi ilin el nia lingvo. Sed mi ne vidas iun signifan diferencon inter "femalo" kaj "ino". Ambaŭ signifas ĉian inan vivulon. Do nur ekzistas stila diferenco: "Ino" estas pli kutimlingva, dum "femalo" estas pli scienclingva. Kiam estas tiaj samsignifaj vortoj (kun nur-stila diferenco), mi opinias ke en la Vikipedio ni ĝenerale preferu la kutimlingvan (pli facile komprenatan) vorton. Ĉar tio tuŝas la tutan Vikipedion kaj ne nur ĉi tiun artikolon, ni eble pludiskutu pri tio en la Diskutejo, se vi malkonsentas kun tiu propono. Marcos 09:15, 18. Apr 2006 (UTC)
Saluton, mi estas Eduardo, kiu skribis pri femalo kaj ino. Mi kreis konton kaj jen mi, espereble subskribanta tiun ĉi tekston. Eble mi fuŝe respondas nun, mi ne bone scias kiel tion fari en vikipedio. La artikolon mi trovis interesa sed tuj "frapis" min tiu vorto. Ne temis pri detala analizado de la teksto, tamen pri tuja okulfrapo. Sed vi pravas, eble tion ni povus diskuti en alia loko, ĉar estas ĝenerala afero. Sciencia lingvo eble bezonas la vorton "femala" ĉar "inseksa" ne taŭgas. Tion mi ne komprenas sed mi ne estas scienciisto. Mi dirus "testudo ina" aŭ "ina testudo" aŭ "testudino", laŭ la kunteksto. Eble, se mi vere volus precizigi la aferon kaj paroli en alia nivelo, mi dirus "inseksa". Kaj tio ebligas la adjektivojn virseksa kaj ambaŭseksa, laŭ mi bonaj esperantaj solvoj. Ekzemple (klopodante respondi la supran demandon pri bestoj kiuj demetas ovojn) ĉu ĉi tion estus malĝusta: "ĉe mamuloj la inseksulo mamnutras la idojn"?
inseksa = femalo, virseksa = masklo, ambaŭseksa = hermafrodito
Mi pensas pri tio kion oni rakontas pri esperanto al lernantoj kaj la trio femalo/masklo/hermafrodito estas en la loko kie mi kutime skribas alilingvajn vortojn por montri la simplecon kaj regulecon de esperantaj vortoj.Eduardo
Marcos, mi ne kredas al propraj okuloj. Kial vi volas ĉiam diskuti pri ĉiu vorto, kiu iu uzis kaj kiu estas por vi, ni diru, iom aparta. Ŝajnas, ke vi volas nur diskuti, diskuti kaj diskuti, sed ĝenerale vi ne havas por tio motivon. Laŭ viaj manieroj ni post nelonge devos diskuti pri ĉiuj artikoloj, pri ĉiuj vortoj. Se vi tiom ŝatas diskuti, kial vi ne alligos vin en ian diskutrondeton aŭ rekte en vian landan parlamentejon? Tie vi povos diskuti, ke doloros vin la kapo. Mi proponas, por ke ni diskutu ekz. pri vorto tanko. Ni ja povas diri kirasita armea vehiklo. Kial ni uzas vorton voraĵo anstataŭ manĝaĵo rilate al nutrado de bestoj? Ĉu ni diskutos pri tiel stultaj aferoj? Kio rilatas al femalo, mi uzis femalo. Se tia vorto ne plaĉas al vi, bedaŭrinde mi povas fari nenion kun tio. Tio estas via problemo, ne la mia. Se vi estas malsana, bonvolu viziti kuraciston. Sed ne proponu al mi tiajn stultajn proponojn, ĉar ŝajnas al mi, ke vi freneziĝis. Kiel mi jam skribis ie al vi, bonvolu verki vian propran artikolon kaj poste ni povos diskuti ankaŭ pri viaj elektoj de vortoj en artikoloj. Sincere Petro 18. Apr 2006 16:00 (UTC)
Mi ne ĉiam volas diskuti pri ĉiu eta detalo, sed ĉi tie ja temas pri grava ĝenerala demando: Ĉu en kazo de samsignifaj vortoj uzi la pli sciencan aŭ la pli komunlingvan? Ĉar temas pri tiom ĝenerala demando, mi nun enmetas tiun demandon en la diskutejon, kaj atendos, kion aliaj pensas pri ĝi.
(PS: Bonvole provu diskuti sen insultoj). Marcos 11:34, 20. Apr 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Menstruo".