Diskuto:Miĥeoj

Latest comment: antaŭ 7 monatoj by ThomasPusch

La etno hispane literumita mixe aŭ mije neniel en esperanto "prononcatas" ['mihe] sed en IFA-prononco [ˈmixe] kun meza konsonanto [x], kio en Esperanto klare estas prononco ['miĥe] kun meza sono ĥ. Do neniel eblas nomi la popolon per esperantigia nomo "miheoj", sed klare la esperantigo estas "miĥeoj". La fakto ke kelkaj naciaj kaj regionaj lingvoj ne havas la sono "ĥ" ne signifus ke Esperanto estus inter tiuj... ThomasPusch (diskuto) 20:10, 6 nov. 2023 (UTC)Reply

Pri la vorto "miĥe-sokeaj lingvoj", uzata en iuj rilataj tekstoj (ekzemple pri la olmekoj): Pri la temo ankoraŭ tre malmulte verkiĝis esperantlingve. Ne ekzistas teksto "miĥe-sokeaj lingvoj", nek "miĥeaj lingvoj", "sokeaj lingvoj", nur paĝo miĥeoj, eĉ ne etna paĝo "sokeoj". Tial eblas interkonsenti, ke la unua etno nomiĝu miĥeoj (ne fantazie miheoj, miĉeoj aŭ miŝeoj aŭ simile - hispanlingve mixe aŭ mije prononcatas ['miĥe] en ambaŭ kazoj, kiel klare indikiĝis en la noto supre de antaŭ kvar tagoj), sed ĉe la dua etno eblus variaĵoj "sokeoj" aŭ 'zokeoj' (la etno kaj lingvo angle prononcatas ˈsoʊkeɪ kun komenca sono "s", hispane indikiĝas variaĵoj "zoque, tzoque, soque" kun komencaj sonoj "z c s", kaj ruse la lingvo ciriliĝas al formo "соке", kun klara s komence): tial tendenco iras al esperanta vorto "sokeoj" kun sono s komence ... kaze ke iam ekestos bonaj esperantaj artikoloj kaj eble eĉ eksteraj referencoj esperantlingvaj pri la temaro. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 10 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Miĥeoj".