En Vikipedio uzatas la vortumo "Mikstekoj" (laŭ ekzemple la artikolo Miksteka Montaro, x=ks kiel en la vorto Meksiko) kaj la vortumo "Miŝtekoj" (ĉi-tie)... Kaj estas pliaj artikoloj pliesperantigindaj, kiel "Mixteca (regiono)", estas multaj pliaj uzoj de la vorto "Mixteca" (tendence esperantigindaj) en artikoloj pri komunumoj, distriktoj kaj regionoj de Meksiko, kaj dezirindus ankaŭ iam krei artikolon pri la miksteka aŭ miŝteka lingvaro... Bedaŭrinde en la reta vortaro de Esperanto mi nek trovas artikolon "Mikstekoj" nek "Miŝtekoj". Sed indas decidiĝi pri preferata vortumo: Kio plifavorigas literkombinon "ks" kaj kio la literon "ŝ"??? Ĉu estas fontoj pri ekstervikipedia uzo de esperantlingvaj vortoj "Mikstekoj" aŭ "Miŝtekoj"??? La formo de la etno en aliaj lingvoj ne tre helpas al klara decido: ĝermanaj lingvoj kaj la turka preferas prononcon "ks", slavaj lingvoj krom la pola kaj la litova la formon "ŝ", aliaj kiel la finna kaj pola uzas prononcoon "s"... Ke mi mem en lernejo instruiĝis, ke "x" hispanlingve prononciĝu "ĥ", do estu prononco "Méĥiko", eĉ iuj homoj preferus ortografion "Méjico" [prononco same Méĥiko], ankoraŭ pliigas la konfuzon... (Ekzemploj pri e-lingva uzo de x=ĥ cetere estas la nomo de la subŝtato Oaĥako=Oaxaca, la klasika fikciulo Don Kiĥoto=Don Quixote/Quijote ktp.)... La artikolo Esperantigo de vortoj el hispana fonto#X ankaŭ ne donas klaran preferon pri la konkreta formo de la etno. Kio do? ThomasPusch (diskuto) 15:42, 27 Dec. 2013 (UTC)

Post sufiĉe nesukcesa sondado ŝajnas al mi, ke la prononco "ŝ" estas tiu de la lokaj miŝtekaj lingvoj kaj ankaŭ de la azteka, kaj la formoj "ks" respektive "ĥ" ekuziĝis pere de la hispanaj konkeristoj, probable ĉar la kastilia hispana lingvo (almenaŭ nuntempe, supozeble ankaŭ jam tiam) ne konas la sonon "ŝ". En tiu kazo mi proponus pli solidari kun la origina etno ol kun imperiismaj konkerantoj kaj murdantoj, kaj favorigus uzon de sono "ŝ". Sed tamen tio nur estas svaga hipotezo... Ĝis venas pli konkreta informo, mi ordigos la artikolojn al formo "miŝtek...", sed daŭre pli profunda informo bonvenas. ThomasPusch (diskuto) 08:57, 1 Jan. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Miŝtekoj".