Diskuto:Fuĵi-Monto
(Alidirektita el Diskuto:Monto Fuĝi)
alinomigu
redaktiMi proponas, ke alinomigu la nunan titolon Monto Fuĝi al Monto Fuĵi. Oni diskutis en Diskuto:Transskribo de la japana lingvo en Esperanton kaj pasinteca Diskutejo ke ne estas sufiĉaj fontoj por "Monto Fuĝi" kompare kun la vortaroj de Japana Esperanto-Instituto.--Salatonbv (diskuto) 08:30, 6 Nov. 2013 (UTC)
- Laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 372 : "Fuĵi-monto" (do en Vikipedio -> Fuĵi-Monto) --Forstbirdo (diskuto) 22:27, 7 Nov. 2013 (UTC)
- "Fuĵi-Monto" estas eblo kaj la literumo "Fuĵi" estas komuna. Tamen, menciite en la artikolo (referenco), la pli nova vortaro "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) de JEI klarigis en la japana, ke la formo "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto". La artikolo povus komenci kun la frazo:
- La Monto Fuĵi aŭ Fuĵi-monto estas...
- Ĉu tio estas bona?--Salatonbv (diskuto) 00:17, 8 Nov. 2013 (UTC)
- Mi pensas ke PIV estu la normo, ne la lokaj vortaroj. Oni povas havi "fuĵi-monta", "fuĵi-montan", "fuĵi-monte"...Imagu ke oni skribus tutan libron pri la temo...Kio tiam estus la plej agrabla kaj fleksa formo ?! En Vikipedio oni literumas la geografiajn substantivojn tute majuskle (Fuĵi-Monto). Vikipedio ne estu ilo por "korekti" PIV-on. Sed evidente ne estas mi kiu decidas pri la titoloj de vikipediaj artikoloj. --Forstbirdo (diskuto) 09:30, 8 Nov. 2013 (UTC)
- "Fuĵi-Monto" estas eblo kaj la literumo "Fuĵi" estas komuna. Tamen, menciite en la artikolo (referenco), la pli nova vortaro "Esperanto-Japana Vortaro" (2006) de JEI klarigis en la japana, ke la formo "Monto Fuĵi" estas pli taŭga ol "Fuĵi-Monto". La artikolo povus komenci kun la frazo:
- Farite--Salatonbv (diskuto) 06:25, 15 Nov. 2013 (UTC)
- Sed restas ankoraŭ la plusendilo de Fuĵi-Monto al Monto Fuĝi