Diskuto:Moska rozo

Latest comment: antaŭ 1 monato by Tlustulimu

@Tlustulimu kaj Kani: Ĉu vi foje vidis ke paĝo pri botaniko indikas multajn informkestajn parametrojn, sed la informkesto plene ignoras ĉiujn parametrojn? Mi supozas ke oni antaŭ jaroj foje ŝanĝis la nomojn de iuj botanikaj informkestoj, kaj sekve la ligilo de la informkesto kun siaj parametroj perdiĝis. Ne estas granda problemo, mi ne volas taskigi iun ajn ripari ion ajn. Nur se iu el vi hazarde havas trafan klarigon, kaj eble scias kiel per ŝanĝeto de la indikita informkesta nomo oni povas elegante solvi la mankon, tiam tiu informo estus bonvena. Alikaze mi simple invitas vin miri kun mi. ThomasPusch (diskuto) 17:21, 29 maj. 2024 (UTC)Reply

Mi krome rimarkis ke la koncerna vikdatuma ero Q1948995 estas escepte malplena. Eble oni simple ŝanĝis la esperantan informkeston ignori lokajn parametrojn kaj ĉiam orientiĝi laŭ la informoj en vikidatumoj, kondiĉante ke en vikidatumoj ĉiam ĉio estas. Sed tio ne veras. Mi ĵus aldonis almenaŭ esperantan priskribon kaj la komunejan kategorion al la vikidatumero, sed krome ĝi aspektas kompare nuda. ThomasPusch (diskuto) 17:26, 29 maj. 2024 (UTC)Reply

Mi malfakas pri tiaj teknikaj ebloj. Kiam mi konstatis iun ŝanĝon en la kategorioj ĉefe de besto, pli precize de birdo, kaj malofte de vegetalo, mi faris kaj faros la koncernan ŝanĝon permane, kion mi scipovas. kani (diskuto) 17:52, 29 maj. 2024 (UTC)Reply
Krome pri tiuj kultivovarioj la afero eĉ plie komplikiĝas kaj eble ne solveblas.--kani (diskuto) 17:54, 29 maj. 2024 (UTC)Reply
Saluton. Mi ĵus rigardis unue la parametrojn de la informkesto kaj konstatis, ke kelkaj parametroj fakte ne apartenas al {{Taksonomio}}. Tial mi rigardis la rilatan germana artikolon kaj tie vidis, ke oni tie uzas tute alian informkeston. Ĝian ekvivalenton {{Informkesto rozkultivaro}} mi ĵus kreis kaj enmetis en nian artikolon. - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:54, 29 maj. 2024 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Moska rozo".