Diskuto:Nerdlingena Rieso

La artikolo havas interesan temon, kaj bonajn germanlingvajn grafikaĵojn. Mi tamen ne certas, ĉu la e-lingva nomumo Nerdlingena Rieso vere ekster vikipedio estas literature uzata. Tial mi ĝojus pri referencoj pri tia nom-uzo, aŭ proponus en kazo de dubo limiĝi je la origina, germanlingva nomo. Ne troveblos tutmonde komprenataj esperantlingvaj vortoj por ĉiuj regionoj, pejzaĝoj, montoj kaj montetaroj, riveroj kaj lagoj, akvofaloj kaj fjordoj, insuloj kaj duoninsuloj de la mondo, kaj tio ne necesas ... ankaŭ en aliaj internacie uzataj lingvoj ne estas apartaj terminoj por ĉiuj tiuj tersurfaceroj. Krome tute ne klaras ĉu la germana termino Nördlinger Ries [NERTlinga RI:S] (la "ö" ne estas [E], sed el la esperantlingvaj literoj la E plej proksimas al la vera sono, kial la klinita litero en la prononcindiko) devus esperantiĝi "Nerdlingena Rieso" - kial ne "nerdlinga", kial ne "riso"? Ĉi-tie ne temas nur pri aldono de o-finaĵo. Do, mi petas pri literaturaj fontoj. ThomasPusch (diskuto) 18:11, 30 Sep. 2015 (UTC)

Reiri al la paĝo "Nerdlingena Rieso".