Diskuto:Neuhaus am Rennweg

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi ŝanĝis kelkajn vortumojn kaj pretas klarigi kial:

Super la valo Finsterer Grund arkitekturhistorie interesega viadukto ĝojigas la korojn de ĉiuj fanatikuloj de fervojo >>> iĝis >>>

Super la valo Finsterer Grund videblas arkitekturhistorie interesa viadukto
Kialo: ĉi tie ne estas poema konkurso, sed sobra enciklopedio. Fortaj emocioj devas esti ligataj al konkretaj personoj kaj devas esti literature spureblaj per fidindaj kaj sendependaj referencoj.

De tie ĉi surriverigitis lignaĵoj kiuj perboate venis ĝis Coburg tra Sonneberg >>> iĝis >>>

De tie ĉi lignotrunkoj per la rivereto Steinach flosis ĝis Sonneberg kaj poste perboate plu ĝis Coburg (Sonneberg laŭ la rivereta fluo estas antaŭ Coburg)
Kialo: la vortumo "surriverigitis" estas gramatike konstruebla, sed ne ĉio kio permeseblas laŭ la tre vastaj limoj de la esperanta gramatiko ankaŭ estas bone komprenebla kaj bona stilo. Tiu vortumo estas absolute nekutima, kaj mi juĝas ĝin malfacile komprenebla. Krome la vortumo estis malklara (kiu rivero? nenie antaŭe estis mencio pri rivero), tial mi fine aldonis la rivereton, kaj mi pensas ke lingvotrunkoj pli konkretas ol "lignaĵoj", kiuj ankaŭ povis esti tute etaj ligneroj. Fakte mi ne havas dokumentan referencon, ĉu la lignotrunkoj vere flosis ĝis Sonnebergaŭ ĉu ili jam iom antaŭe en la rivereto transmetiĝis al boatoj. Tial alternative ankaŭ eblus la iom pli malklara vortumo:
De tie ĉi lignotrunkoj per la rivereto Steinach flosis, poste plu per boatoj, ĝis Sonneberg kaj plu ĝis Coburg
sed tiun vortumon mi konsideras pli peza, kaj krome pli malklara. Mi juĝas ke tute ne gravas al averaĝa esperantistoj ĉu lignotrunkoj transmetiĝis al boatoj en eta rivereto ene de la limoj de la loĝloko Sonneberg aŭ iom antaŭ tio, eble jam en la komunumo sed ankoraŭ inter kampoj kaj herbejoj. Tio estas detaleto, despli ke entute artikolo pri la rivereto kaj sia valo entute ne ekzistas. Se iu plej insistas pri pleja detaleco, mi konsentas pri la supra alternativa vortumo.

Resume mi alvokas ne uzi tro fortajn emociajn vortojn sen referencoj kaj alvokas skribi kompreneble, ne per tro kapricaj, meminventitaj vortoj, kiujn aliaj juĝas malfacile kompreneblaj. ThomasPusch (diskuto) 13:28, 11 jan. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Neuhaus am Rennweg".