Diskuto:Niagara Falls (Novjorkio)

Latest comment: antaŭ 5 monatoj by ThomasPusch in topic Informkestoj: geokesto kaj urbo

Informkestoj: geokesto kaj urbo redakti

Estimata @ThomasPusch vi forigis la balaston sed informoj estis perditaj de la artikolo. Ĉu ne gravas? Sj1mor (diskuto) 18:37, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

@Sj1mor: Mi estas trairanta ĉiujn urbojn de Novjorkio kaj en unua paŝo metas reliefajn mapojn kaj kontrolas ĉu la "zomo" de la interaktiva mapo taŭgas, en plia paŝo vidas ĉu la loĝantaro aktualas (ĉie en vikidatumoj estas la ĝustaj nombroj de la censo de aprilo 2020, sed ofte forgesiĝis marki ke tio estas la preferata valoro kaj tekse tamen montiĝas la nombro de 2010, tiam simple mi faras la markon en vikidatumaro kaj ĉio bonas, kaj en tria paŝo mi se necese (en multaj paĝoj jam estas) volas meti

| titolo de administra unuo1 = Ŝtato
| administra unuo1 = {{Usono}}
| titolo de administra unuo2 = Subŝtato
| administra unuo2 = {{Nov-Jorkio}}
| titolo de administra unuo3 = Kantono
| administra unuo3 = [[{{#invoke:Wikidata|claim|P131}}]]

aŭ, se tio ne funkcias, la koncernan kantonon.

Vi pravas ke tiam forfalus la telefona prefikso, sed kun aldono de "| telefonkodo = {{#invoke:Wikidata|claim|P473}}" ĝi estas.

Tiam fine mi forviŝas nur komplete malaktualan informon pri urbestro, tio estas plibonigo, kaj, mi konfesas, la fondodaton de la loĝloko, kiu ne estas en vikidatumoj.

Por tiu unu nombro 1892 lasi la tutan duan informkeston, kun malaktualaj informoj de 2013, kiuj ne aktualiĝos kaj iĝos ĉiam pli malaktualaj, mi ne opinius saĝe. Kompreneble, se mi haltas kaj vidas la mankon de la fondodato, mi povas permane aldoni " | fondo = 1892 " kaj tiam ankaŭ tiu informo ne perdiĝas. Sed mi konfesas ke mi tiom detale ne atentintus se mi rapide adaptas ĉiujn 65 paĝojn pri urboj de Novjorkio.

Sed, tiu paĝo estis la unua en kiu mi vidis duoblan informkeston, do krome ne perdiĝis io ajn. Kaj se mi en mia tria paŝo aldonas la telefonkodon al ĉiuj 65 paĝoj, tio por 64 el ili estas vera plibonigo, kaj por mi egalas ĉu mi enkopias 6 aŭ 7 parametrojn...

ThomasPusch (diskuto) 19:35, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

Dankon pro via detala respondo. Ja estas interesa scii pri la labormetodoj. Sj1mor (diskuto) 19:42, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

La informkesto urbo estas vere kapabla ĉar ĝi povas tiom facile uzi informojn el vikidatumoj, sed se oni uzas ĝin tute spartane en formo de nur {{Informkesto urbo|regiono-ISO=US-NY}}, tiam jes oni ankaŭ ekhavas rezulton, sed oni ne eluzas la plenan kapablon... Sed jes, la "informkesto urbo" uzatas por metropoloj kaj vilaĝoj, eĉ por urbopartoj kaj kvartaloj, en ĉiaj malsamaj regionoj de la mondo - kaj la vikidatumaj eroj estas en tre malsamaj statoj. Tial ne sencas plene aŭtomatigi ĉion. ThomasPusch (diskuto) 19:50, 30 nov. 2023 (UTC)Reply

PS: En Bath (urboparto en Nov-Jorkio) ĝis nun eĉ vikidatumo estis informoj de 2000 (!), kaj neniu el ĉiuj grandegaj vikipedioj tion ĝis nun rimarkis... ThomasPusch (diskuto) 20:17, 30 nov. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Niagara Falls (Novjorkio)".