Diskuto:Nigra vidvino
(Alidirektita el Diskuto:Nigra vidvo)
mako redakti
Ĉu "mako" aŭ "marko"? - --Dominik 08:55, 16. Apr 2009 (UTC)
Nigra vidvo / vidvino redakti
Ni diskutis en Lingva konsultejo (ĉe facebook) kun rezulta forta inklino al la formo nigra vidvino. Laŭ tio kaj laŭ fakto, ke la artikolo estis alinomigita sen antaŭa diskuto kaj sen provizi klaran pravigon, mi realinomigis la artikolon al Nigra vidvino. Ĉu iu havas alian opinion? --KuboF (diskuto) 23:35, 30 Mar. 2014 (UTC)
- Mi tralegis vian lingvokonsultejan fadenon, kaj mi tute ne vidas iun «fortan inklinon». Al mi ŝajnas ke plejparto el ili aŭ ne scias aŭ al ili ne gravas. — Laŭ mia takso, Zamenhof plej verŝajne preferus «vidvo» por eviti, sed kompreneble oni ne povas scii... — Timwi (diskuto) 20:11, 31 Mar. 2014 (UTC)
- Plej fortan opinion montris Orlando E. Raola, universitata instruisto, kaj evidente kelkaj homoj konsentis. Laŭ li ja estu vidvino. Sed tiu diskuto ne estas plej aŭtoritata fonto, sed ĉu iu fonto subtenas opinion pri vidvo? Amike. --KuboF (diskuto) 17:08, 1 Apr. 2014 (UTC)
- Estas fakte absurde uzi la nomon "nigra vidvo". Unue notu ke "vidvo" ne estas sekse neŭtrala en Esperanto, sed indikas viron. Due, notu ke la "nigra vidvino" estas nomata tiel, ĉar la ino kutime mortigas la virbeston. Se oni entute uzas tiun metaforon por nomi la bestospecon, oni uzu ĝin ĝuste, kaj ne kripligante ĝian sencon per la ŝanĝo de "vidvino" al la virsekva "vidvo".
- Al ĉi tiuj faktaj kialoj eviti "nigra vidvo", aldoniĝas la lingva fakto, ke "nigra vidvino" jam estas tute kutima esprimo en Esperanto, dum "nigra vidvo" estas nur elpensaĵo de vikipediisto. Pro tio mi nun tuj korektas la titolon. Marcos (diskuto) 19:57, 6 Apr. 2014 (UTC)
- En ordo, Marcos. Mi subtenas tion. :-) --Tlustulimu (diskuto) 20:06, 6 Apr. 2014 (UTC)
- Plej fortan opinion montris Orlando E. Raola, universitata instruisto, kaj evidente kelkaj homoj konsentis. Laŭ li ja estu vidvino. Sed tiu diskuto ne estas plej aŭtoritata fonto, sed ĉu iu fonto subtenas opinion pri vidvo? Amike. --KuboF (diskuto) 17:08, 1 Apr. 2014 (UTC)