Diskuto:Nurenbergo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by 2A02:908:195:260:9054:2843:238F:E9E in topic la situo de la urbo sur la mapo

Kial tiom da vortoj estas mallongigitaj? Iu devas reskribi ĉi tiun artikolon por farigi ĝin pli facile legebla. --Rabiddinosaur 04:33, 23. Apr 2006 (UTC)

Bona komento, sed post la noto la peto ja plenumiĝis. Tasko do plenumita. ThomasPusch (diskuto) 16:32, 20 Maj. 2014 (UTC)

Alia temo: Estas alidirektilo de titola nomo "Nurembergo" ĉi-tien, kaj bonas tiel. Tamen en la teksto ne estas mencio ke tiu variaĵo estus alternativa nomo, kaj laŭ mi ĝi ankaŭ ne nomiĝu alternativa nomo, sed konsideriĝu (statistike ofta) "mistajpo" ... pro la origine latina nomformo Norimberga, kiu iĝis Nuremberg en la angla kaj Núremberg en la hispana (per Guglo mi ankaŭ trovas formon "Nurembergo" en simplaj hispanlingvaj tekstoj, sed la hispana vikipedio silentas pri tia alternativo kaj deklaras la formon Núremberg sole ĝusta en la hispana). Mi per gugla serĉo "Nurembergo kaj" ("kaj" por signi aparte oftan e-lingvan vorton) trovas ankaŭ grandegan nombron da e-lingvaj tekstoj kiuj praktike uzas la formon de litero "m" en Esperanto, sed ne volas propagandi ties pli-uziĝon. Tamen: ĉu iu konas vortaran fonton, kiu pruvus ke la formo "Nurembergo" eble tamen estas aŭ iam estis akceptebla literuma alternativo por nomi la urbon en Esperanto? Aŭ ĉu estas iu alia fonto pri la momento de decidiĝo favore al litero "n" kaj ne al litero "m" en tiu temo? ThomasPusch (diskuto) 16:32, 20 Maj. 2014 (UTC)

la situo de la urbo sur la mapo redakti

...estas tute malĝusta. 2A02:908:195:260:9054:2843:238F:E9E 07:42, 16 jul. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Nurenbergo".