Diskuto:Okcidenta Nov-Britujo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

Mi pensas ke la artikolo (samkiel la tekssto pri la alia, orienta parto de la insulo) povus profiti de signifa plivastigo, sed mem ne volas partopreni en tio, ĉar mi estas iritita de la titolo "Okcidenta Nov-Britujo". Mi komprenas la gramatikon de Esperanto tiel, ke "Nov-Brit'uj'o" estus lando (aŭ iuspeca kolektujo) en kiu kolektiĝas multaj novbritoj, kaj mi ne trovis iun ajn referencon pri ekzisto de tiuj "novbritoj". Ĝuste en tia situacio la vortumo Nov-Britio, kiu povas tute simple esti unu vortradiko (kiel "Alĝerio", kiu ankaŭ ne estas "Alĝer'uj'o=lando de multaj alĝeroj") pli bonus ol apliko de la vortkrea finaĵo -uj-, kiu havas difinitan signifon. Kaj plej iritas min, ke la provinco Okcidenta Nov-Britujo (kun -ujo) laŭ Vikipedio estas la okcidenta parto de la insulo Nova Britio (kun finaĵo -io). What? Ĉu vi @AndyHM: havus tempon por ampleksigi ĝin? Aŭ, se vi ne havas tempon, ĉu vi povus konsideri eble ŝovi la de vi komencitan tekston al la nomo de la insulo, sur kiu ĝi troviĝas, do nomi ĝin okcidenta Nova Britio? La samaj noto kaj demandoj kompreneble ankaŭ validas pri la provinco Orienta Nov-Britujo (pri kiu mi havas tri etajn pliajn petojn). ThomasPusch (diskuto) 18:19, 13 apr. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Okcidenta Nov-Britujo".