Diskuto:Ordinara hordeo

Mi ne povas kompreni la intencon de la sekva frazo: "La ciklo bezonas inter 1900 kaj 2000°C tago en bazo 0 (1600-1700° pri printempa hordeo)." Ĉu iu povus klarigi tion? Marcos 17:39, 28. Maj 2010 (UTC)

Mi komprenas. Mi miras, ke tiel klera homo ne povas kompreni tion. Kerio 17:41, 28. Maj 2010 (UTC)
Kaj mi miras, ke alia klerulo ne rimarkas, ke mankas komoj ĉe la gradoj. Do anstataŭ 1900 kaj 2000 certe devus esti 19,00 kaj 20,00, ĉu ne? Alikaze ja certe brulus la agro. --Tlustulimu 18:19, 28. Maj 2010 (UTC)

Ĉu temas pri nombro de sunaj horoj, necesaj por la planto dum la vegeta ciklo? —La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj)

Ne, mi pensas, ke temas pri la tagaj temperaturoj. --Tlustulimu 18:26, 28. Maj 2010 (UTC)

Mi kontrolis en fakliteraturo: temas pri temperatura sumo S = ( t – t min ) × d, kie S = temperatura sumo (oC × tago), t = taga temperaturo (oC), tmin = temperatura minimumo (oC), d = nombro de la tagoj—La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj)

Saluton, Narvalo. Ĉu via subskriba butoneto subite malaperis? - Krome estus bona ideo, se la informo pri la temperatura sumo iel aperus en la artikolo, ĉu ne? Amike --Tlustulimu 18:42, 28. Maj 2010 (UTC)
La temperatura sumo (tagaj temeraturoj) estas utila informacio por agronomo. --pino 05:42, 29. Maj 2010 (UTC)

Laŭ PIV ĝi estas nomita ordinara hordeo. Kerio 06:14, 29. Maj 2010 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ordinara hordeo".