Diskuto:Pejorativa afikso

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch

En la paĝo listiĝas ankaŭ multaj ekzemploj de pejorativaj sufiksoj el aliaj lingvoj, apud la esperanta sufikso "-aĉ-". Pri pejorativaj prefiksoj ĝis nun tute ne notiĝas alilingvaj ekzemploj paralelaj al "fi-". Kompreneble en plej multaj lingvoj eblas simple kombini vortojn, sed se la komenca vorto en vortkombino estas ofenda, tio ne jam signifas ke temus pri universale uzebla prefikso. Se iu havus bonajn ekzemplojn pri alilingvaj pejorativaj prefiksoj, estus bonvene noti ilin, prefere en la paĝo pejorativa afikso, sed eble ankaŭ en la paĝo pri "fi-" post la ĝenerala teksto. ThomasPusch (diskuto) 12:28, 24 maj. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Pejorativa afikso".