Diskuto:Pi (nombro)

Frakcia serio redakti

Necesus klarigi kio estas frakcia serio kaj kion signifas ĉiuj tiuj nombroj inter krampoj.

Eksteraj ligiloj redakti

La eksteraj ligiloj en la sekcio "La unuaj 100 ciferoj post komo" ne funkcias. Ni do aŭ trovu alternativojn ligilojn, aŭ forigu ilin. Marcos 17:07, 3. Feb 2008 (UTC)

Tio estis la parto de origina artikolo pri Pi, ĝis mi komencis pligrandigi ĝin. Mi nun forkomentis tiun tekstoparton kaj dum sekvaj tagoj provos trovi la solvon. Dankon pro atentigo! Alaŭdo ۩ 09:33, 4. Feb 2008 (UTC)

ADLS-diskuto redakti

  • Proponita de: Alaŭdo ۩ 14:16, 3. Feb 2008 (UTC)
  • Rimarko: Jam delonge evoluigata artikolo de mi, surbaze de pluraj fontoj, ĉefe germana vikipedio. La artikolo enhavas ĉion, kion enhavas la respektiva elstara artikolo en la germana vikipedio plus kelkajn kromajn faktojn el aliaj vikipedio.
  • Por:
  1.   Por: Marcos 17:08, 3. Feb 2008 (UTC)
  2.   Por: Thomas Guibal 14:51, 8. Feb 2008 (UTC)
  • Kontraŭ:
  • Detene:
  • Rimarko: Atentu mian rimarkon sur Diskuto:Pi (nombro) pri nefunkciantaj ligiloj. Tiuj devas esti korektitaj aŭ forigitaj antaŭ la ADLS-igo. Marcos 17:08, 3. Feb 2008 (UTC)
Kio estas ADLS?
Kara Tohuvabohuo, ADLS estas la "artikolo de la semajno". – Aisano 13:12, 10. Feb 2008 (UTC)

Volumo de sfero ? redakti

Mi neniam aŭdis paroli pri sfero (nek cilindro), kiu havus volumon. Nek sferoj nek cilindroj scias legi, ili ne povas havi libron (en unu, du aŭ pli volumoj)
Sed ja sfero kaj cilindro okupas spacon, do havas volumenojn. --Jean-François Clet 14:37, 3. Okt 2009 (UTC)

Mi ĵus ŝanĝis la misajn uzojn de "volumo" al "volumeno". Kiam vi vidas tiajn lingvajn erarojn en Vikipedio, vi ne hezitu mem korekti ilin. Marcos 19:45, 4. Okt 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Pi (nombro)".