Diskuto:Graviolo

(Alidirektita el Diskuto:Pikilanono)
Latest comment: antaŭ 4 monatoj by ThomasPusch

Kial tri nomoj? Nur unu estas sufiĉa. Graviolo devas esti la frukta nomo. Graviolarbo aû graviolujo estu la planto. La aliaj kromnomoj malmulte utilas ĉar estas varioj kies fruktoj ne havas pikilojn.lumass

Saluton, Lumass. Kial ne? Krome nun la unua piednoto ne plu harmonias kun la enkonduka frazo, ĉar ĝi mencias tri terminojn, el kiuj vi du forigis kaj unu modifis. Do, la piednoto ne plu ĝustas. Fakte mi devus fari duonan malfaron de via parte fuŝa "korekto".
Krome mi ne mirus, se ankoraŭ kelkaj aliaj artikoloj de vi kreitaj devus esti riparataj. Jen via tasko, ĉar vi estis la kreinto. --Tlustulimu (diskuto) 12:48, 6 mar. 2021 (UTC)Reply
Saluton, @Lumass: Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu vi intertempe legis mian rimarkon. --Tlustulimu (diskuto) 19:24, 7 mar. 2021 (UTC)Reply

Kara Tlustulimu miaj eraroj ne estas konceptaj aû teknikaj, vere mi ne bone regas komputilon. Bedaŭrinde, nuntempe, pro la pandemio mi ne povas kalkuli la helpon de du el miaj filoj kiuj estas diplomitaj en tiu fako. Tamen mi faras mian eblon. Rilate al Graviolo mi aldonas ke estas tute erare laû botanika aspekto, diri ion ekz. Maldorna anono ĉar anonoj ne havas dornojn.Iuj varioj jes havas pikilojn kiuj venas el surfacaj histoj. Dornoj originas el endogenaj histoj kaj ĝenerale estas lignecaj.Amike Lumass

Mi ĵus faris alian tekstan korekton: Stegomyia-muŝo al Stegomyia (Aedes) moskito... Unue ĉar kulicedoj ne estas muŝoj. Due la genro Stegomyia estas propono por anstataŭi "Aedes" tamen ne plene akceptita. Mi ĵus legis,en PIV blogo, opinion de Bertilo W. Li samopinias ke el la frukto ni havu la plantonomon, pomo -pomujo aû pomarbo, oranĝo - Oranĝujo/oranĝarbo ,laû uzo jam tradicia.Lumass.

Mi hodiaŭ alnomis la paĝo al titolo Graviolo, kiel proponis kvar diskutantoj en VP:AA, kiel proponis ankaŭ Lumass ĉi-sube kaj kiel krome subtenis NPIV. Do, ĉio bonas nun. ThomasPusch (diskuto) 15:33, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Graviolo".