Diskuto:Planlingvo

termino: "planlingvo" aŭ "helplingvo" aŭ...? redakti

Ĉu ni ankaŭ devas havi paĝon pri Helplingvo? --Chuck SMITH

Kiu estas helplingvo? Skribu artikolon pri ĝi, tiam mi respondos ;-) --Stefano KALB

Mi pensas ke planlingvo = constructed language, kaj helplingvo = auxilary language, sed mi ne certas pri la malsameco. Tial, mi demandis.  :-) --CS

Laŭ mia kompreno, "helplingvo" (angle "auxiliary language", "auxlang") estas rolo kiun lingvo ludas, dum "planlingvo" (angle "planned language", "constructed language", "conlang") estas origino el kiu lingvo fondiĝas. Eblas esti helplingvo sen esti planlingvo kaj male... ĉu ne? --BV

Mi ne pensas ke planlingvo estas la sama kiel la angla "constructed language". La angla termino ankaŭ entenas fikcilingvojn, dum la Esperanta certe ne entenas tiujn. Verŝajne ne eblas rekta traduko inter la anglaj kaj la esperanantaj terminoj, pro tio ke multaj esperantistoj alimaniere rigardas konstruitajn lingvojn ol "conlangers". Sed mi pensas ke "konstruita" aŭ "artefarita" lingvo estas bona termino por referi al iuj ajn konstruitaj lingvoj, dum "planlingvo" referu al nefikciaj lingvoj, kaj precipe al "internaciaj helplingvoj" (mi scias ke al multaj e-istoj ne plaĉas "artefarita lingvo", kiam oni parolas pri esperanto, sed oni ja povas ĉiam esti pli detala kaj diri "planlingvo"). Mi certe pensas, ke estus pli bone havi ligilon de la Lingvo-paĝo al "konstruitaj lingvoj", kaj tie klarigi la diversajn specojn de konstruitaj lingvoj, kaj ligi al iliaj paĝoj (kiel planlingvoj, fikcilingvoj, eksperimentaj lingvoj), kiel en la angla versio. Se neniu malkonsentos, mi baldaŭ komencos fari tiujn ŝanĝojn. -- Marcos Cramer

Nu bone Marcos ! kuraĝe proponu kaj interesuloj diskutos viajn proponojn. Cetere kreu por vi veran vikipediistan konton. Jes vi jam prezentis vin en biografia artikoleto, sed vi povus ankaŭ havi personan vikipediistan paĝon. Arno Lagrange 21:54, 14. Nov 2003 (UTC)
Ĉu estas du Marcos? Ĉu li ne estas nia ĉiutaga amiko Marcos? Roberto 09:04, 18. Jul 2006 (UTC)
koncerne Marcos estas nun vikipedia artikolo kaj vikipediista paĝo. Tamen ŝajnas ke temas pri la sama persono. Tiun mesaĝon mi verkis antau preskaŭ tri jaroj kaj mi tiam incitis Marcos krei vikipediistan paĝon. Hodiaŭ ĝi ja ekzistas. Arno Lagrange  12:45, 18. Jul 2006 (UTC)

Nynorsk? redakti

Kial "Nynorsk" estas sub la titolo "Plan-Ortografio"? Tiu lingvo ne konsistas nur el planita ortografio. La tuta vortprozivo, la tuta gramatiko, estas same planitaj kiel la ortografio. Cetere, se temus pri planita ortografio, preskaŭ ĉiu skribolingvo en la mondo apartenus al la kategorio "plan-ortografio".

Bertilo WENNERGREN

Ĉar nynorsk nur estas skribita lingvo - neniu parolas ĝin, krom en la televidaj novaĵ-elsendaĵoj (kaj tie oni laŭtlegas de ekraneto). Laŭ mia kompreno, lingvo estas ĉefe parol-afero. Se "plan-ortografio" ne taŭgas, kion do? Ĉu plan-skriblingvo? Neniam estis la intenco de Ivar AASEN ke oni parolu lian lingvon - li simple celis skriban esprimilon pli proksiman al la norvegaj dialektoj ol la ĝistiama sol-reganta norvegdana.

--Bab (enloĝanto de Norvegio)

Certe nynorsk estas nur skribata lingvo, sed ĝi estas ja tuta lingvo. Ĝi havas gramatikon, vortprovizon kaj ankaŭ ortografion. Ĉiuj tri partoj estas planitaj, kaj en ĉiuj tri partoj estas diferencoj rilate al bokmål. Nynorsk do estas planlingvo. La vorto "lingvo" ne estas limigita al parolaj lingvoj. Ekzistas multaj normlingvoj, kiuj estas nur (aŭ preskaŭ nur) skribataj. Nynorsk kaj bokmål ne estas unikaĵoj tiurilate.

"Planortografio" estas ortografio (por iu lingvo), kiun oni aparte planis. Tia estas ekzemple la nova ortografio por la Germana lingvo, kaj ankaŭ plej multaj aliaj ortografiaj sistemoj por pli-malpli ĉiuj skribolingvoj de la mondo...

Iuj el la jam menciitaj planlingvoj estas nur skribataj, iuj eble nek skribataj, nek parolataj, sed ili ja estas lingvoj, ne ortografioj.

Laŭ mi nynorsk estu sub la ĝenerala titolo "planlingvoj". En la artikolo pri ĝi oni kompreneble skribi, ke ĝi estas skriba lingvo.

Kompreneble tiam aperas la demando, kiuj lingvoj estas planlingvoj. Nynorsk ne estas tiel unika, kiel oni ofte ĝin prezentas. Multegaj normlingvoj estas diversgrade planitaj kaj plu planataj.

Bertilo WENNERGREN


Bone. Vi pravas. Bonvolu movi ĝin, se vi emas.

--Bab

Neceso de listo redakti

Mi pensas ke oni ne bezonas plu listo de planlingvoj en artikolo, ĉar jam estas kategorio pri ili. Tiu artikolo ekzistia antaŭ mi kreis la kategorion, sed nun jam estas pli ol 300 planlingvoj en la kategorio kaj subkategorioj. Roberto 20:41, 27. Okt 2005 (UTC)

Ne ĉiu arta lingvo kiu meritas mencion meritas tutan artikolon. En la angla vikipedio ekzistas en:List of constructed languages kiu enhavas multajn planlingvojn kiuj ne havas tutajn artikolojn pro sia malgraveco aŭ pro tio ke neniu jam volis verki artikolojn pri ili. Kategorio povas enhavi nur tiujn, por kiu jam ekzistas artikolo. --Jim Henry 23:19, 10. Jul 2006 (UTC)
Jes ja, mi ŝanĝis mian antaŭan pozicion, nun mi akordigas al vi, Jim.Roberto 03:14, 11. Jul 2006 (UTC)


Planlingvo aŭ konstruita lingvo ? redakti

Ĉiuj intervikioj kondukas al naciaj artikoloj "konstruita lingvo" kaj ree al esperanto al "konstruita lingvo". Do ne al planlingvo. Bonvolu provi. anonimulo

Prave, ni havas du artikolojn: konstruita lingvo kaj planlingvo, al mi ili estas sinonimoj, sed oni argumentas ke kelkaj planitaj lingvoj ne estas konstruitaj... Sed en naciaj lingvoj, ofte ne estas tiu malsamo. Roberto 06:49, 18. Jul 2006 (UTC)
Prave. "Planlingvo" mi komprenas, ke la lingvo estis, estas aŭ estos planata, sed konstruita lingvo jam estis kreita. Do ĉi tieaj intervikioj estas eraro. Ĉar ĉi tie estas du artikoloj, do necesus ligi al samnomataj naciaj artikoloj. anonimulo
Jen harfenda diskuto. Mi mem ne sentas signifan diferencon inter planlingvo kaj konstruita lingvo krom ke la unua estas ĝusta esperanta esprimo dum la dua estas ŝablone kopiita el la angla constructed languages. Ambaŭ signifas "lingvoj konstruitaj laŭ plano". Unu esprimo emfazas la planon la alia la konstruadon. Miaopinie ni devus simple kunfandi ambaŭ artikolojn kaj igi konstruita lingvo redirektilo al planlingvo Arno Lagrange  07:47, 18. Jul 2006 (UTC)
Al mi ŝajnas tiel. Alie, la nederlandan artikolon, oni tradukus ekzate "artfarita lingvo", ktp. Roberto 08:39, 18. Jul 2006 (UTC)
Erare estis la enŝovo de la nocio fikcia lingvo en tiun ĉi artikolon. Planlingvoj celas al praktika uzo en komunikado. La nocio konstruita lingvo estas pli vasta kaj ampleksas ankaŭ lingvojn fikciajn, sekretajn, formalajn ktp. Rojo 12:55, 18. Jul 2006 (UTC)
Ĉu fikciaj lingvoj ne estas planitaj? Mi pensas ke vi konfuzigu internacian planlingvon (lingvo planita kun utila celo) kaj planlingvo. Certe internaciaj planlingvoj kaj fikcilingvoj estas du tipoj de planlingvoj, sed, mi fajfas al tio, se iu volas prenu la laboron refari la artikolojn kaj la ligon. Roberto 02:59, 19. Jul 2006 (UTC)

anonimulo (je 11:29 21. Jul 2006) forigis intervikiajn ligilojn klarigante : "interviki, ili kondukas al neĝustaj paĝoj, "helpante" al nefidindeco de Eo vikipedio"

La interlingvajn ligilojn oni ne simple forigu ĉar estas malsamaj esprimoj por paroli pri planlingvoj. en ĝustaj artikoloj diverslingvaj la diversaj sinonimaj esprimoj estas menciitaj. Eventuale se ne plaĉas al la anonima redaktanto la nuna stato, tiu laboru por iiom koherigi ĉi tion sed ne nur forigi. Dankas Arno Lagrange  09:35, 21. Jul 2006 (UTC)
Estas du artikoloj, kvankam pri simila temo, sed malsamaj. anonimulo
tiam bonvolu kara anonimulo klopodi por kunfandi ilin ambaŭ kiel supre menciite. Arno Lagrange  09:45, 21. Jul 2006 (UTC)
Mi libere redaktis laŭ reguloj pri libera ebleco de redaktado. Kion mi fuŝis? anonimulo
Mi ne diris ke vi ion fuŝis. Nur mi petas vi ne malriĉigu la vikipedion forigante ion (interlingvajn ligilojn) dum ili ĝustas. Via vidpunkto certe estas prava ke la artikoloj ne ĝuste respondas unu la alian. Tiukaze unu nura solvo : plibonigi la aferon kaj koherigi ĉion tion. Sed mi petas vin, ne nur forigu aŭ forviŝu. Bonvolu kunkonstrui. Dankas Arno Lagrange  09:53, 21. Jul 2006 (UTC)


kial vi restarigis la redakton, ĉu ne tial, ĉar vi aldonis la intervikiojn, kiuj estas malĝustaj? anonimulo

laŭ mia kontrolo en la lingvoj kiujn mi komprenas ĝustas la ligoj. Arno Lagrange  09:50, 21. Jul 2006 (UTC)
Vi proponis al mi, ke mi kunfandu ilin ambaŭ, sed nun vi kondutis laŭ frazo en paĝo pri Vikipedio, kiun mi legis en eo vikipedio, nome: Ties komunumo estas kritikata pro tio, ke ĝi atendas de uzantoj, kiuj plendas pri kvalito de artikoloj, por ke ili mem korektu tiujn artikolojn. anonimulo
Mi akceptas la kritikon : ni tie ĉiuj estas legantoj/kritikantoj/redaktantoj/korektantoj. Kaj mi instigas homojn anastataŭ kritiki kaj forigi prefere kunkonstrui, progresigi la projekton. Tia estas laŭ mi la vikia spirito. Arno Lagrange  09:57, 21. Jul 2006 (UTC)
Via vikia spirito estas certe bona, sed se ekzistas du artikoloj, estas nelogike kaj laŭ mia opinio malĝuste, ke el unu lingvo estus la samaj intervikioj al du diversaj artikoloj naciaj. Kiel poste hazarda leganto devas konfidi al la tuta vikiedia projekto? 84.42.240.244 10:03, 21. Jul 2006 (UTC)

Mi konsentas ke en Vikipedio estas amaso da difektoj : ĝi ja estas konstruata projekto. Tamen mi ne aprobas iun kiu misjuĝus la tutan projekton pro siaj evidentaj difektoj. Ĉikaze la solvo estas simpla : kunfandi ambaŭ artikolojn sub la plej taŭga titolo (la alia fariĝos nur redirektilo al al unua) - en la unua frazo de la titolo aperus difinaj vortoj : "Planlingvo" aŭ "konstruita lingvo" estas ... . - Tiel estas en la franca ekzemple. - Sekve interlingvaj ligiloj el alilingvaj vikipedioj nepre celus al la sola ĝusta artikolo indiferente ĉu ili konservis malnovan ligilon aŭ ĝisdatan. Arno Lagrange  10:12, 21. Jul 2006 (UTC)

O.K. Sed kial neniu el la kontribuintoj en la artikolo ne faris tiun kunfandon? povas okazi, ke venos alia uzanto, kiu volos ekscii en aliaj naciaj lingvoj, poste li volos reveni al esperanta versio - kaj jen, aperos al li alia paĝo. Li poste demandos kaj li ricevos respondon, do vi kunfandu ilin ambaŭ. Ĉu tio estas problemo por la kreinto aŭ por aliaj spertuloj interesiĝantaj pri la planitaj-konstruitaj lingvoj? Ĉu tio estas serioza traktado? Bonvolu pardoni, sed ŝajnas, ke ne. Ankoraŭ estas alia ebleco - nome lasi en eo vikipedio ambaŭ paĝoj kaj krei en naciaj lingvoj pluajn artikolojn, kiuj respondus al la esperanta nomo - do planlingvo! 84.42.240.244 10:22, 21. Jul 2006 (UTC)
redakti en 20 lingvoj estas por mi giganta laboro. Mi lasas uzantojn de diversaj lingvoj nomi la subjekton per sia(j) preferata(j) esprimo(j). Nu la afero estas simpla : mi ekkunfandis : certe restas malkoheraĵoj ĉar mi simple aldonis la entenon de ambaŭ artikoloj kaj nur iom ete ordigis. Mi petas vi ne plendu ke homoj redaktadis du artikolojn : verŝajne ne estis la samaj homoj kaj ĉiu havas apartan vidpunkton : eble iuj opinias ke indas havi du apartajn artikolojn aŭ simple redaktantoj de unu artikolo ne sciis ke ekzistas la alia (vidu 1 kaj 2. Laŭ la supra diskuto pluraj el ni opinias ke ne indas (i.a. la plej aktiva redaktanto de la paĝo : Roberto) Tial mi ekis la kunfandiĝon. Tia estas ankoraŭ la vikia spirito : ne nur diskutu, kuraĝe iniciatu ŝanĝojn kaj penu ke ili estu plibonigoj. Arno Lagrange  10:53, 21. Jul 2006 (UTC)

Erara kunigo redakti

Mi bedaŭras la antaŭnelongan kunigon de la artikoloj Konstruita lingvo kaj Planlingvo. Tiu kunigo baziĝas sur nescio: La esprimo "planlingvo" estis enkondukita por priparoli lingvojn kiuj estis konstruitaj por esti praktike uzataj en interhoma komunikado (eĉ se tio ne estas tre logika esprimo). Oni do konfuzu la esprimon "planlingvo" nek kun "konstruita lingvo (por kia ajn celo, do ankaŭ fikciaj lingvoj) nek kun "internacia helplingvo" (konstruita por servi kiel internacia lingvo). Ekzemple Klingono estas konstruita lingvo, sed ne planlingvo. Tokipono estas planlingvo, sed ne internacia helplingvo.

Ankaŭ en la germana kaj la angla Vikipedioj oni faras ĉi tiun gravan distingon. Mi do nun restarigos la artikolon Konstruita lingvo. Marcos 18:22, 9. Okt 2006 (UTC)

Faru kion vi volas, Marcos, eble en venonta monato vi diskutos kun vi mem kaj malfaros tion Roberto 18:44, 9. Okt 2006 (UTC)
Mi ne komprenas, kion vi intencas. Marcos 19:00, 9. Okt 2006 (UTC)
Reiri al la paĝo "Planlingvo".