Diskuto:Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Preĝejo aŭ kirko

Arkiva noto redakti

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 4-a de septembro 2006 elektiĝis elstara - kaj poste ĝi estis estis artikolo de la semajno en la 36-a semajno de la jaro 2006. ThomasPusch (diskuto) 21:00, 3 dec. 2022 (UTC)Reply

Talanto kaj obolo redakti

Kial vi pensas, Lvh, ke obolo estas pli preciza vorto ol talanto? Mi tradukis la tekston el la ĉeĥa (origina lingvo, en kiu mi la artikolon skribis) kaj en ĉiuj vortaroj estas menciita talantotalento kiel traduko de la ĉeĥa vorto hřivna. Obolo estas tute alia mezuro, certe ne samsignifa kun talanto (laŭ la artikolo Obolo estas tiu ĉi pezo 1/3600 de talanto). Dek oboloj estas vere tro malalta prezo por vilaĝestrejo.--PAD 07:15, 5. Sep 2006 (UTC)

Preĝejo aŭ kirko redakti

Mi volas movi la artikolon sub la nomon Kirko de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek), ĉar la vorto preĝejo estas tro ĝenerala kaj multsignifa: kvankam ĝi plej ofte signifas Kristanan porpreĝan konstruaĵon, logike ĝi povas esprimi ankaŭ ekz. sinagogon, moskeon, pagodon ks. Bonvolu esprimi vian opinion tiurilate. --Petrus Adamus 09:43, 29. Mar 2009 (UTC)

@Petrus Adamus: Vi plene pravas. La problemo nur estas ke la vorto kirko inter averaĝaj Esperanto-parolantoj ŝajne malpli konatas ol la kunmetita vorto "preĝejo". Kaj en la fruaj jaroj de Esperanto, kiam preskaŭ ĉiuj esperantistoj vivis en la kristanaj landoj de orienta kaj okcidenta Eŭropo kaj apenaŭ pensis pri ne-kristanoj, laŭ mia opinio ĝis pli-malpli la jaro 1914, senpripense la vorto "kirko" de pli nov-vortemaj movadanoj kaj "preĝejo" de pli ortodoksaj fundamentistoj uziĝis kvazaŭ temus pri la sama afero. Ĉar la unuaj 30 jaroj multe influis (ankaŭ mise) la nuancojn de Esperanto ĝis hodiaŭ, tial multaj esperantistoj kaj ankaŭ vikipedianoj subjektive "ne ŝatas la vorton kirko" - iuj eĉ konsideras ĝin ne esperanta vorto, sed eble "misa norvega vorto kun algluita o-finaĵo" (tio ne ĝustas). Kaj ili kutime diras ke "nenio konas iun vorton kirko, kaj ankaŭ la vortaroj ne enhavas ĝin" (tio ne ĝustas). Mi ne scias kiujn vortarojn tiuj homoj havas, mia PIV de 1970 konas ĝin (p. 510), kaj la PIV de 2020 same. Supozeble pro tiu nerviĝo pri "fuŝa vorto" je 17:01, 15 jul. 2017‎ Narvalo malfaris vian ŝanĝon, renomis la titolokomencon "preĝejo" kaj eĉ ne investis vorton de klarigo. ThomasPusch (diskuto) 21:47, 3 dec. 2022 (UTC)Reply
Plimulto de konata literaturo, gazetoj, eldonaĵoj ne uzas la vorton kirko. Ni jam multfoje deklaris, ke celo de vikipedio ne povas esti popularigo de neuzataj vortoj, vikipedio devas respeguli la ĝeneralan vortuzon. Eble por germanlingvano la vorto kirko (de:Kirche) ŝajnas esti larĝe-konata, perfekta elekto, sed fakte ne.Narvalo (diskuto)
Reiri al la paĝo "Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)".