Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo (Fulnek)

La romkatolika paroĥa preĝejo de la Plej Sankta Triunuo en Fulnek, konstruaĵo el duono de la 18-a jarcento, estanta post la kastelo ĉefdominanto de la urbo, apartenas al la plej artvaloraj barokaj konstruaĵoj en Nordorienta Moravio.[1] Ĝi staras surloke de la estinta paroĥa preĝejo, pruvita jam en la 13-a jarcento.[2]

Paroĥa preĝejo de la Plej sankta Triunuo
Kostel Nejsvětější Trojice (Fulnek) – ext-001.jpg
Loko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Municipo Fulnek

Geografia situo

49° 42′ 43″ N, 17° 54′ 15″ O49.71181666666717.904161111111Koordinatoj: 49° 42′ 43″ N, 17° 54′ 15″ O
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco moravia
diocezo Ostrava-Opava
dekanujo Bílovec
paroĥo Fulnek
Dato de konsekro 22-an de oktobro 1760
Konsekrinto Johano el Schärffenberg
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Arkitekturistoj Mikuláš Thalherr
Konstrustilo baroko
Konstruado 17501760
Specifo
Longo 42 m
Larĝo 17 m
Alto 23 m
lokigo de altaro sudo
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Ligiloj
Adreso Kostelní 111
742 45 Fulnek
Oficiala paĝaro www.farnostfulnek.cz
Information icon.svg
vdr

La preĝejo estis konstruita rilate al kreskanta kulto de loka mirakla bildo de Virgulino Mario Helpantino, pri kiu oni kredas, ke verŝadis larmojn kaj ke post preĝo ĉe ĝi okazis kelkaj resaniĝoj.

Arkitekturisto de la templo estis Nikolaus Thalherr, la preĝejan internon dekoras surplafonaj pentraĵoj de Joseph Ignatz Sadler, bildoj de Ignatz Viktorin Raab kaj Fe­lix Ivo Leicher, ankaŭ alia valora meblaro.

HistorioRedakti

Iama preĝejoRedakti

La origina paroĥa preĝejo de Fulnek, konsekrita al Sanktaj Filipo kaj Jakobo, staris surloke de la hodiaŭa kapelo de Sankta Jozefo, maldekstraflanke de la navo. Oni ne plu scias, kiam ĝi estis kons­truita, sed la plej malnova spuro pri ĝi estas mencio en do­ku­men­to de la 26-a de februaro 1293, per kiu sinjoro Oldřich de Lich­ten­burk, ido de la potenca klano de Ronovec kaj posedanto de la re­gi­ono, vendis al la vilaĝestro Štědroň el Jílovec tiean vilaĝestrejon.[3]

En la jaro 1389, ĉe la preĝejo estis fondita monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj kaj la preĝejo estis alikonsekrita al la Plej Sankta Triunuo. Mikuláš de Rýzmburk, episkopo de Olomouc, permesis ke la paroĥa preĝejo apartenu al la monaĥejo kaj tiel ĝi iĝu paroĥo kanonikara.[4] La hodiaŭa preĝejo estis konstruita surloke de la estinta de Sanktaj Filipo kaj Jakobo ĉe tiu ĉi monaĥejo, kiu estis jare 1784 nuligita, enkadre de la jozefismaj reformoj. La lasta monaĥestro paroĥestriĝis kaj la monaĥejo­‑domo iĝis urba paroĥestra domo.[5]

Pri la iama preĝejo oni ne plu havas multajn detalajn informojn. Tamen, certe en la konstruaĵo jare 1416 estis entombigita Lacek la 1-a, unua Moravia hetmano, nomumita de reĝo Venceslao la 4-a.[6] Kiam jare 1429 la urbon bruligis Jan de Tovačov, kaj la preĝejo kaj la monaĥejo ne restis fore de la fajro, ambaŭ forbrulis.[6] Ankaŭ la granda incendio en la jaro 1559 havis similajn rezultojn, la preĝejo verŝajne estis damaĝita iom malpli, tamen la monaĥejo kun apudaj domoj cindriĝis.[7] La sveda armeo, tramarŝanta la urbon jare 1657, ruinigis kaj poste ankaŭ bruligis la preĝejon.[8] Pri sekvantaj grandaj incendioj nin informas fontoj el la 17-a jarcento. Unu el ili, jare 1676, cindrigis la urbon kaj la preĝejon; kiam en la jaro 1693 la aŭgustenana monaĥejo la preĝejon je propra kosto rekonstruis,[8] post nelonge, jare 1695, incendio detruis ilian monaĥejon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.[7]

En la jaro 1672 papo Klemento la 10-a pruntedonis al estroj de la aŭgustenana monaĥejo de Fulnek la mitro-rajton, interalie pro meritoj je rekonstrado de la monaĥejo kaj ĝia posedaĵo en malfacilegaj kondiĉoj.[9]

Mirakla bildo de Virgulino Mario HelpantinoRedakti

 
Mirakla bildo de la Virgulino Mario de Fulnek

Honorloke en la paroĥa preĝejo, super la tabernaklo de la ĉefaltaro, troviĝas mirakla bildo de la Virgulino Mario Helpantino, ankaŭ nomata Virgulino Mario de Fulnek. Iam estis sub la pentraĵo tabuleto kun tiu ĉi surskribo:

„Im Jahre 1648 den 1. October iſt der ehrbare Junggeſell Paulus Mudrack, 19 Jahre alt, unſchuldigerweiß in dem Hauswald (Thiergarten) erſchoſſen worden. Und dann im Jahre 1649 den 3. März iſt Andreas Mudrack nach erlangten heiligen Sakramenten der chriſtkatholiſchen Kirche, von dieſer Welt geſchieden. Seines Alters 22 Jahre 5 Monath. Denen zur Gedächtniß die betrübten Eltern, als Georg und Anna Mudrack, d. Epitaphium aufrichten laſſen. Gott verleihe allen chriſtgläubigen Seelen die ewige Ruhe und Seligkeit amen.“
Esperantigite:
„En la jaro 1648, la 1-an de oktobro, la honesta junulo Paulus Mudrack, 19 jarojn aĝa, estis pafmortigita senkulpe en ĉasarbaro. Kaj poste en la jaro 1649, la 3-an de marto, ricevinte sanktajn sakramentojn de la kristana-katolika eklezio, forlasis ĉi tiun mondon Andreas Mudrack en aĝo de 22 jaroj kaj 5 monatoj. Memore al ili la malĝojegaj gepatroj, Georg kaj Anna Mudrack, konstruigis tiun ĉi epitafon. Dio donu al ĉiuj kristane kredantaj animoj eternan ripozon kaj beaton amen.“

La menciita epitafo estis la bildo de la Virgulino Mario Helpantino, kiun geedzoj Mudrack[10] jare 1678 donacis al la paroĥa preĝejo. Unue ĝi pendis ĉe la baptujo en la kapelo de Sankta Jozefo en la malnova preĝejo. De tie pli poste ĝi estis forigita kaj pendigita inter du templajn fenestrojn. Eĉ tie ĝi ne restis longe, en 1731 ĝi estis denove translokigita, estinte anstataŭita per pentraĵo de tiam nove beatigita Petro Fourier. La bildon de la Virgulino Mario oni uzis kiel malgrandan altar-pentraĵon kaj ĝi restis tie senatente ĝis 1746 – tiam ĝi la 23-an de decembro denove estis translokigita, fine lokigita en la klostro, ĉar oni ĝuste ne trovis ajnan pli bonan lokon; post kelkaj semajnoj la bildo disfalis en tri erojn. Tiam fine ekzorgis pri ĝi sacerdota moŝto Jakobo Erbsmann, maljunulo de ĉi tiea monaĥejo, kaj igis ĝin post rebonigo alfiksi al monaĥeja muro malantaŭ la preĝejo.[11] Iom post iom piaj gekredantoj komencadis kunveni preskaŭ ĉiutage ĉe ĝi, flordekoradis la bildon kaj kultadis Dipatrinon per preĝoj kaj kantado. La devotecoj pli kaj pli kreskis, multaj alvenintoj trovadis tie konsolon kaj helpon.

Sabate antaŭ la soleno de la Plej Sankta Triunuo, la 31-an de majo 1749, ĉirkaŭ la kvina posttagmeze faris tiama livreulo Johann Georg Losert ĉe la bildo preĝadon. Subite li ekrimarkis ion blankan sur la dekstra okulo de Dipatrino. Unuafoje li pensis, ke la bildo estis ŝprucita per io, ĉar ĝuste nova sakristio estis finalkonstruita al la malnova preĝejo. Oni jam sonoris por sankta meso, tial li foriris preĝejon, sed ĉiam sentis ian enan emon reveni en la lokon al la bildo. Post fino de la liturgio li iris denove al la bildo kaj rigardinte ĝin detale, li ekvidis, ke el la dekstra okulo de Virgulino Mario malsuprenfluas tri larmoj, la meza ĝis sur la kapon de Jesu-Infano. Ankaŭ sur la maldekstra okulo videblis io malseka. Tiutempe, estis mallonge antaŭ la sepa horo vespere, ĉe la bildo jam staris kaj ĉion vidis preskaŭ dek du personoj. Sakristiano Joseph Hopp venigis tiaman dekanon Joseph Barwig, kiu alpaŝis al la bildo kaj provis sekigi la larmojn pertuke – li sukcesis nur post pli longa strebado. Ĉeestis krom la dekano ankaŭ alia kleriko el la aŭgustenana monaĥejo nome Alexander, el laikoj sakristiano Joseph Hopp, lia fratino Apollonia, la livreulo Johann Georg Losert kaj proksimume dek du aliaj kredantoj. La dekano Barwig ordonis al ili silenti provizore pri la okazintaĵo, tamen ĉio tiom disfamiĝis en la tuta urbo, ke ĉe la bildo ankoraŭ tiuvespere kunvenis plimulto da civitanoj, tie estis kaj nobeluloj kaj plebanoj.

Posttagmeze la 2-an de junio 1749 je la unua horo kunvenis ĉe la bildo la dekano Joseph Barwig kun aliaj klerikoj, arkitekturisto Nikolaus Thalherr, Mathäus Hopp, frato de la sakristiano, kaj Georg Richter, por detale ĉion trarigardi kaj trovi klarigon. Post kompleta esploro de la bildo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo, pripensinte ĉiujn cirkonstancojn de la fenomeno, ili konkludis, ke la larmoj sur la vango de la Mario Virgulino ne povis naturdeveni kaj ke certe temis pri miraklo, per kiu Dipatrino vidiĝis al ni.

Post mallonga tempo preĝadoj ĉe la bildo tre plimultiĝis, alvenadis pli kaj pli da pilgrimuloj ne nur el la paroĥo kaj apudaj civitoj, sed ankaŭ el pli malproksima ĉirkaŭaĵo, kaj multaj asertis, kiel post preĝo ĉe la bildo de Mario Virgulino de Fulnek estis elaŭditaj iliaj petoj en spiritaj kaj korpaj bezonoj. Preĝadoj kaj kantadoj daŭradis plej ofte ĝis noktoj.

Festtage de Vizito de Sankta Mario, la 2-an de julio, ĉe la bildo okazis unua solena litanio kun muziko; ekde tiam ĉiuj festoj de Mario estis solenataj tie kun muziko, lernejanoj ĉiutage kantadis kaj okazigadis litaniojn. Feste de la Mario Virgulino Karmela ĉe la bildo estis celebrita unua sankta meso. Tiuokaze oni prizorgis por la bildo belan kadron kaj apude oni fiksis lampon, poste seninterrompe flamantan. Antaŭ la festo de la Nasko de Mario Virgulino oni konstruis ĉirkaŭ ĝi malgrandan lignan kapeleton, por ke preĝantoj havu ŝirmejon. Multaj civitanoj proponis okazigi monkolekton kaj el ĝia profito konstrui masonitan kapelon.

Jam la 10-an de decembro komenciĝis laboro de forfosado de rokoriĉa deklivo, kiu estis granda malhelpo kaj malakcelo por la konstruado. La tutan verkon tre helpis la magistrato kaj ankaŭ civitanaro. La 12-an de januaro 1750 la bildo de la Virgulino Mario Helpantino kun granda honoro solene estis translokigita en kapelon de Sankta Anno[12] kie oni ĝin starigis sur altaron kaj kovris per vitro. Dum ĉio tio Dipatrino elverŝis multajn larmojn.

Ĉiujn okazintaĵojn rilatajn al la bildo zorgeme enskribadis tiama sakristiano Joseph Hopp. Liaj notaĵoj kontinuas ĝis la 20-a de januaro 1753; ĝis tiu tago ili priskribas 106 okazojn, kiam homoj el diversaj civitoj anoncis, ke post preĝo ĉe la bildo de la Virgulino Mario de Fulnek ŝi elpetis al ili Dian helpon en diversspecaj bezonaĵoj.

Kiam jam oni kun grandaj penado kaj kosto sukcesis en forfosado de la deklivo por la konstruado, plano ŝanĝiĝis, oni decidis konstrui ne la kapelon, sed rekte novan grandan preĝejon.[13]

Hodiaŭa paroĥa preĝejoRedakti

 
Paroĥa preĝejo kun la suda flanko de la placo fine de la 19-a jarcento

Foslabori je la roka krutaĵo venadis ĉiutage multaj homoj, kune kun dun­gitaj laboristoj da ili estadis 50 ĝis 60. La 25-an de aprilo 1750[14] la laboro tiel antaŭeniĝis, ke la spaco sufiĉis por fundamentoj. La unua ŝtono estis kuŝigita tien la 5-an de majo kaj unu tagon poste komencis masonistoj labori. La fundamentan ŝtonon de la preĝejo oni grandglore metis la 19-an de oktobro 1750 tiuloken, kie pli frue troviĝis la bildo de la Virgulino Mario. Por la solenago oni produktigis oritajn trulon kaj martelon; la unuan baton faris sinjoro dekano, poste sekvis cetera klerikaro, magistrato kaj pluaj nobelaj urbanoj. Fine ankaŭ plebanoj rajtis bati sur la ŝtonon laŭdezire, ĉiu unufoje. La ŝtono, sur kiu videblas ĝis hodiaŭ la jarindiko «1750», rimarkeblas sub la predikejo. En la jaro 1760 laŭ la paroĥa kroniko finiĝis la propra konstruado kaj komencis pentrado.

Aŭtoro de la konstruaĵa projekto estis Nikolaus Thalherr, arkitekturisto ekloĝinta en Fulnek, al kiu oni atribuas ankaŭ la preĝejojn en Budišov nad Budišovkou kaj Šternberk.[15]

Merkrede, la 22-an de oktobro 1760, la preĝejon konsekris Johano grafo de Schärffenberg, help­episkopo de Olomouc.[16] De tiu tempo ne estis, krom pentrado kaj dekorado mallonge post konsekrado, faritaj gravaj konstruaj ŝanĝoj, escepte de malgranda aranĝo de preĝeja frontono, komence de la 20-a jarcento. Oni faris nur aron de rebonigoj, en la 20-a jarcento la plej grava estis kompleta rekonstruo en la jaroj 19001903 kaj sekvanta rebonigo de la klostro, inter la jaroj 1905 kaj 1908. Jare 1919 oni instalis en la preĝejo elektrolumigadon. Pluaj gravaj rekonstruoj okazadis en la jaroj 19501983, kiam estis poiome farita kompleta rebonigo, inkludanta ankaŭ la paroĥestrejon.

PriskriboRedakti

Paroĥa preĝejo de la Plej Sankta TriunuoRedakti

 
Interno de la paroĥa preĝejo komence de la 20-a jarcento

La preĝejo estas ununava, okcidentflanke kunigita kun gotika klostro, kiu iĝis parto de malsupra etaĝo de la paroĥestra domo. La profundeca norda-suda nav-akso direktiĝas orte al la Kastela Altaĵo, la larĝeca akso paralelas kun teoria suda flanko de la placo. La ĉefaltaro direktas norden kun eta dekliniĝo okcidenten, la altarejo de la paroĥa preĝejo havas geografiajn koordinatojn 49° 42′ 41,60″ N, 17° 54′ 15,27″ U. Orientflanke estis konstruita ovala kapelo de Sankta Jozefo. En la norda navflanko dominas masiva masonita ĥorejo.

InternoRedakti

Divido de la interno reflektas la principon de spaco-formado per kunmetado. Unuopajn elementojn en la volbo apartigas esprimfortaj intervolbaj strioj kaj en la ĉirkaŭa masonaĵo pilastroj, portantaj sektorojn de entablemento, sur kiujn la intervolbaj strioj apogiĝas. Sub kupolo rondkuras kontinua entablemento, sub kiu troviĝas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj.

La preĝejo kaj kapelo garnatas per unueca baroka meblaro. Unikajn surplafonajn pentraĵojn kun riĉa simboliko, finverkitajn jare 1760, laŭteme ligitajn al la konsekro de la preĝejo, faris Joseph Ignatz Sadler, pentristo de Olomouc. En la konko super la ĉefaltaro ilustriĝas Glorigo de la kredo, ceteraj kampoj montras scenojn ligitajn al glorigo de tri Diaj personoj – en la antaŭa sektoro Venka resurektinta Kristo adorata de sanktularo, en la meza Kreinta verko de Dio Patro (en la mezkupolo Kreo de anĝelaro) kaj en la malantaŭa pentekostan scenon Descendo de la Sankta Spirito. Sur pendentivoj en la mezsektoro ilustriĝas alegorioj de kvar mondpartoj. La ĉefaltaro estas verko de skulptisto Franz Andreas Hirnle el Kroměříž; dum alia dekorado li kunlaboris kun skulptisto Wenzel Böhm.[17]

Plimulton de bildoj en la preĝejo pentris Ignatz Viktorin Raab, la altarpentraĵo tamen estas verko de Felix Ivo Leicher. Sankta Aŭgusteno sur ĝi tenas plumon, postlasantan fajran spuron, kio simbolas inspiradon de la Sankta Spirito.[18] Pordeto de la ĉefaltara tabernaklo estas ornamita per sceno de pelikano, nutranta idojn en malsattempo per propra karno – similaĵo de Kristo, satiganta nin per propra korpo pere de la Eŭkaristio.

En ambaŭ flankoj de la navo troviĝas tri flankaltaroj. En la dekstra, epistola flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Valenteno, la meza al la Virgulino Mario Dolorplena kaj la malantaŭa al Sankta Barbaro. En la maldekstra, evangelia flanko la antaŭa estas konsekrita al Sankta Aŭgusteno, la meza al Sankta Ubaldo kaj la malantaŭa al la Sufero de Jesuo. Al la mezaj altaroj apartenas vitraj ĉerkoj kun relikvoj de sanktuloj – dekstre de Sankta Valenteno kaj maldekstre de Sankta Vitalo. Jare 2006 oni solene transportis en la preĝejon ankaŭ relikvon de Sankta Faŭstina Kowalska, devenintan el la pola urbo Krakovo, kaj al ĝi oni lokigis bildon de la Dia Mizerikordo.

Dekstraflanke troviĝas interalie predikejo. Ĉefmotivo de ĝia dekoracio estas komplekso de tri virtoj, bildigita en formo de tri inoj: maldekstre malsupre kun ankro – espero, meze super la predikejo kun kruco – kredo, kaj dekstre malsupre kun pokalo – karito.

OrgenoRedakti

La origina orgeno de la paroĥa preĝejo, konstruita de orgenisto Johann Georg Schwartz el Libavá, estis konsekrita jare 1766. Ĝi havis du klavarojn kaj 18 registrojn. Pro rimarkinda foruzo de lignaj konsistaĵoj kaj vermboriteco ĝi estis en la 20-a jarcento riparita kaj pligrandigita fare de la nacia entrepreno Fabriko por orgenoj en Krnov laŭ projekto de Inĝ. Ota Veverka. Renovigita trimanuala 33-registra instrumento estis la 10-an de decembro 1955 trakontrolita de Prof. Gustav Pivoňka el Olomouc kaj konsekrita.[19]

KlostroRedakti

La klostro de iama aŭgustenana monaĥejo, konstruita verŝajne en la 30-aj jaroj de la 15-a jarcento ĉe la okcidenta fasado de tiama gotika preĝejo, estas la plej valora gotika memoraĵo en la urbo. Ĝin volbas ripa kruca volbo kun altvaloraj reliefaj detaloj. Sub eliroj de la ripoj kaj en boltoj de la ripa volbo troviĝas blazonoj de konstruantoj de la monaĥejo – envolvita pafaĵo de senjoroj el Kravaře kaj stelo de senjoroj el Šternberk kaj Lukov. La spacon lumigas dek unu pintformaj fenestroj, faŭkantaj en nekutime malgrandan klostran korton. De originaj flamformaj vitralaj rozoj en la fenestroj konservigis nur fragmento en verto de la okcidenta mezfenestro. La klostro origine kunigis la preĝejon kun loĝspacoj de la monaĥejo, ĝi faŭkas en la navon per ogiva portalo.[20]

Kapelo de Sankta JozefoRedakti

La kapelo de Sankta Jozefo, spaco kun propra arkitektura kompozicio, en horizontala projekciaĵo troviĝas proksimume surloke de altarejo de la estinta gotika preĝejo. Internon dividas pilastroj kun sektoroj de entablemento, sur kiuj apogiĝas esprimforte modlita kornico, portanta volbon de kupolo. Sub la kornico estas oratorioj kun konvekse elirantaj parapetoj, super enirejo en la navon troviĝas masiva galerio. En volbo de la kapelo de Sankta Jozefo troviĝas pentraĵo Dekdu-jaraĝa Jesuo en la Templo, ĉirkaŭe kompletigita per scenoj el vivo de la Sankta Familio. La internejon de la kapelo kun la preĝejnavo kunigas alta arkado.[21]

EksteroRedakti

 
Paroĥa preĝejo el norda flanko

Al la ena spacostrukturo respondas ankaŭ dispartigo de la preĝej-eksterejo – la flankaj fasadoj estas senornamaj, anguloj inter unuopaj muroj rondformiĝas, en dislimojn estas enigitaj kvar-kolonoj, en la tuta ĉirkaŭo rondiras krona entablemento. El la muro de la preĝejo eliĝas alkonstruaĵoj de la kapelo kaj sakristio. La tuta ĉeffasado kreas monumentan kulison, rememorigantan arkitekturon de la kulmina baroko. En ĝiaj niĉoj staras figuroj de kvar evangeliistoj de skulptisto Johann Schubert. La navo havas selforman (gablan) tegmenton, super la centra spaco kun kupolo estas tegmento mansarda (rompita) kun kupoltureto, la kapelon ŝirmas malalta kupolo.[21] Preĝeja frontono estis en jaroj 1901–1903 aranĝita laŭ projekto de arkitekturisto Prof. Ferdinand Hrach.[2]

Orientflanke de la paroĥa preĝejo troviĝas malfrugotika ĝis frurenesanca tomboŝtono de Jiří de Žerotín, datumita en la jaron 1507. Idealigita sceno prezentas la mortinton kiel kavaliron starantan sur leono, simbolo de potenco kaj forto. La apuda tomboŝtono el 1556 apartenas al familio de Baltazar Švajnic de Pilmsdorf.[22]

El placo kondukas al la preĝejo baroka ŝtuparo el komenco de la 18-a jarcento kun klasikisma ŝajnpordego garnita per skulptaĵoj.[2]

ParoĥestrejoRedakti

La paroĥestra domo, ĝis 1784 monaĥejo de aŭgustenanaj kanonikoj, tuŝapudas al okcidenta muro de la preĝejo. Temas pri duetaĝa konstruaĵo, kies kerno – okcidenta loĝparto de teretaĝo en hodiaŭa paroĥestra domo – devenas el la unua duono de la 15-a jarcento, sed ĝi trairis multajn adaptojn en la 17-a jc., kiam estis elkonstruitaj spacoj en la dua etaĝo; pluaj sekvis post nuligo de la monaĥejo, fine de la 18-a kaj malpli frue ankaŭ en la 19-a jarcentoj. La fasado estas neesprimriĉe dividita, en la ĉirkaŭo rondiras krona kornico. Ses fenestroj en la dua etaĝo havas renesancajn ŝtonajn profilitajn embrazurojn kaj rimarkeblajn superfenestrajn kornicojn. Ĉambroj troviĝas en ekstera ĉirkaŭo de relative larĝaj koridoroj, volbitaj per plataj kaj barelaj volboj; la ĉambroj havas plejofte platajn plafonojn. Nordflanke situas empira ĉambro kun pentrita kaj stukita dekoraĵo el komenco de la 19-a jarcento. Apude estas paroĥoficejo kun malfrurenesanca stukita plafondekoraĵo kaj pentraĵo el la empir-tempo.

Notoj
  1. Gavendová et al. (1996), pĝ. 40.
  2. 2,0 2,1 2,2 Kuča (1996), pĝ. 857.
  3. Prasek (1891), pĝ. 103. Kuča (1996), pĝ. 857. Gavendová et al. (1996), pĝ. 41.
  4. Kuča (1996), pĝ. 857. Brandl (1885), pĝ. 484–486, n-ro 570. Bretholz (1903), pĝ. 259–260, n-ro 295. Sed Oppl (1928) skribas surpaĝe 138: «Kial la estinta paroĥa preĝejo, kiun menciis malnova dokumento el 1293, estis malfondita kaj ĝialoke fondita monaĥejo de aŭgustenanoj, pri tio ni havas neniujn notojn.»
  5. Oppl (1928), pĝ. 150. Kuča (1996), pĝ. 858.
  6. 6,0 6,1 Hosák (1938), pĝ. 688, kaj la murgazeto El la paroĥa kroniko.
  7. 7,0 7,1 Hoduláková & Bouda (1980), pĝ. 4.
  8. 8,0 8,1 Laŭ la murgazeto El la paroĥa kroniko.
  9. Kuča (1996), pĝ. 858. Oppl (1928) sur la paĝo 152 erare mencias papon Kle­menton la 12‑an. La mitro­‑rajto – rajto uzi episkopajn insignojn.
  10. Sur la murgazeto El la paroĥa kroniko estas skribitaj nomoj Laurentius kaj Anna Mudrack anstataŭ Georg kaj Anna, kiel mencias Demel (1869) surpaĝe 3.
  11. Laŭ la murgazeto El la paroĥa kroniko li pendigis la bildon sur eksteran flankon de la muro de la kapelo de Sankta Jozefo.
  12. En la kapelon de Sankta Anno oni eniradis el la klostro, post nuligo de la mo­naĥejo ĝi estis aligita al la paroĥestreja konstruaĵo (Demel (1869), pĝ. 8).
  13. Priskribo de okazoj rilate al la bildo de Mario Virgulino de Fulnek laŭ Demel (1869), pĝ. 3–14.
  14. Demel (1869), paĝo 7. La murgazeto El la paroĥa kroniko datigas je la 25-a de aprilo 1750 kuŝigon de fundamenta ŝtono de altarejo.
  15. Kuča (1996), pĝ. 857–858.
  16. Murgazeto El la paroĥa kroniko, Rašková (1980), pĝ. 3, kaj Demel (1869), pĝ. 7–10. Demel (1869) mencias konsekro­‑daton je la 19‑a de aprilo 1762, sed markas ĝin necerta; tamen pri la jaro laŭ­skribe ne estas duboj. La konsekranto laŭ tiu ĉi verko estis Maksi­mili­ano grafo de Hammilton, episkopo de Olomouc. Malgraŭ tio Trapl & Kraváček (1993) sur la pa­ĝo 38 da­tu­mas la konstruadon en jarintervalon 1750–1752 kaj la kon­sek­r­adon en 1760. Rašková (1980), pĝ. 3, mencias, ke memor­dokumento el la jaro 1760, en­igita en la kupoltureton, datigas meton de la fundamenta ŝtono je la 19‑a de oktobro 1750, finiĝon de kruda masonado je la jaro 1752, surmeton de tur­globo je la 29‑a de septembro 1760, kaj fine konsekradon de la preĝ­ejo je la 22‑a de oktobro 1760.
  17. Trapl & Kraváček (1993), pĝ. 38. Gavendová et al. (1996), pĝ. 40–41.
  18. La murgazeto El la paroĥa kroniko mencias, ke aŭtoro de la altarbildo estas Johann Lei­chert – ĝi ta­men estas misa enskribo. La eraron en la kroniko rimarkas an­kaŭ Jelonek (1926) sur­paĝe 35–36. Iu ajn art­isto de tiu ĉi nomo ta­men ne laboris en la regiono, krome oni ne povas malagnoski si­mi­lecon kun ce­teraj verkoj de Fe­lix Ivo Leicher.
  19. Laŭ tabuleto sur la orgeno.
  20. Trapl & Kraváček (1993), pĝ. 36. Gavendová et al. (1996), pĝ. 41–42.
  21. 21,0 21,1 Gavendová et al. (1996), pĝ. 41.
  22. Trapl & Kraváček (1993), pĝ. 37.

ReferencojRedakti

  • Brandl, Vincenz. (1885). Codex diplomaticus et epistolaris Moraviae. 11. Band. Brünn: Verlag des Mähriſchen Landes-Ausſchuſſes. Pĝ. 484–486, n-ro 570.
  • Bretholz, Berthold. (1903). Codex diplomaticus et epistolaris Moraviae. 15. Band. Brünn: Verlag des Mähriſchen Landes-Ausſchuſſes. Pĝ. 259–260, n-ro 295.
  • Demel, Phillip. (1869). Die Pfarrkirche in Fulnek und das Mariabild am Hochaltar. Fulnek: Verlag des Verfaſſers. Pĝ. 3–14.
  • Gavendová, Marcela & Koubová, Marta & Levá, Pavla. (1996). Kulturní památky okresu Nový Jičín. Nový Jičín: Okresní úřad; Ostrava: Památkový ústav. ISBN 80-85034-14-X. Pĝ. 40–44.
  • Hoduláková, Milena & Bouda, Tomáš. (1980). Augustiniánský klášter. In Fulnecký kulturní zpravodaj. Ročník 1980, číslo 3. Fulnek: Městský národní výbor. Pĝ. 4.
  • Hosák, Ladislav. (1938). Historický místopis země Moravskoslezské. Praha: Společnost přátel starožitností čsl. Pĝ. 688.
  • Jelonek, Emil. (1926). Felix Ivo Leicher. In Das Kuhländchen. 7. Band. Neu-Titſchein: L. V. Enders’ſch. Pĝ. 35–36.
  • Kuča, Karel. (1996). Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku. I. díl. Praha: Libri. ISBN 80-85983-13-3. Pĝ. 857–858.
  • Oppl, Stanislav Václav. (1928). Z kroniky staroslavného města Fulneku, působiště J. A. Komenského. Fulnek na Moravě: Kryl a Scotti. Pĝ. 138, 150, 152.
  • Prasek, Vincenc. (1891). Dějiny kraje Holasovského čili Opavského. Edice Vlastivěda Slezská, III. díl, I. čásť. Opava: Jubilejní fond Vlastivědy Slezské. Pĝ. 103.
  • Rašková, Jana. (1980). Farní kostel sv. Trojice. In Fulnecký kulturní zpravodaj. Ročník 1980, číslo 2. Fulnek: Městský národní výbor. Pĝ. 3.
  • Trapl, Miloš & Kraváček, František. (1993). Komenského Fulnek. Praha: Pressfoto. ISBN 80-7046-085-7. Pĝ. 36–38.
  • Murgazeto El la paroĥa kroniko (Z farní kroniky) sur la interna orienta muro de la klostro de la paroĥa preĝejo en Fulnek.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti