Diskuto:Programaro

Latest comment: antaŭ 8 monatoj by Kani in topic Hispanlingvaĵo

Internaciulo, vi skribas, ke "mensvaro, softvaro aŭ eĉ bitvaro ne nur ekzistas en Vikipedio". Pri "softvaro" mi konsentas kaj do ne komprenas, kial vi forigis ĝin el la krampoj en la unua frazo. Pri "mensvaro" kaj "bitvaro" mi povas nur malkonsenti: Gugloserĉoj donas nul trafojn por mensvaro -wikipedia kaj bitvaro - wikipedia. Do nenie en la ekstervikipedia interreto tiuj esprimoj uziĝas. Do mia argumento ke la Vikipedio ne estu loko por disvastigi lingvajn kreaĵojn, kiam ekzistas jam establitaj formoj, daŭre validas.

Pri la dua alineo: Laŭ mia persona opinio, "softvaro" ja estas evitinda vorto, sed la nun menciata kialo estas stulta: "Softvaro" neniam estis intencita kiel kunmetaĵo, sed estas unuradika vorto rekte formita laŭ regulo 15 de la Fundamento el la internacie uzata vorto "software". Pro tio mi forigis tiun stultan komenton. Mia persona opinio, ke ĝi estas evitinda, simple devenas de mia ĝenerala prefero de kunmetaĵoj kompare al uzo de regulo 15. Sed kun tiu prefero mia ne ĉiuj esperantistoj konsentas. Tial laŭ mi sufiĉas, ke ni uzas la vorton "programaro" kiel titolnomon kaj mencias "softvaro" nur enkrampe; ni ne bezonas aldone kritiki la vorton "softvaro". Marcos 17:04, 21. Apr 2007 (UTC)

Multaj kaj diverslingvaj estas la esperantofontoj, kaj do neniel mi blinde fidus Guglon aŭ eĉ PIV-on kiel ununura pruvo pri uzado aŭ neuzado de ia vorto aŭ neologismo. Jes, kelkaj opinias ke Softvaro estas unuradika vorto kaj aliaj opinias ke ĝi estas la kunmetaĵo de Soft + Varo. Eble ĉar la signifo de Varo iel similas al tiu de Ware en la angla? Laŭ mi, tiuj malkonsentoj estas interesaj kaj aldonas informojn al la artikolo. Tamen, mi konsentas ke Vikipedio ne estas ludejo por vortelinventuloj kaj pri Mensvaro, mi povas citi miajn fontojn : La rimarkinda franclingva vortareto far Andre Cherpillod: Voyage au fil des mots kiu temas pri malfacilajn vortojn en esperanto por franclingvanoj. Eĉ se tiu libro certe ne estas senerara, ĝi estas fidinda informofonto. --Internaciulo 11:24, 25. Apr 2007 (UTC)

Mi klopodis neŭtraligi la artikolon. Pli da teksto estas pli bona ol tuja forviŝo, laŭ mia opinio. Se ĉiuj konsentas pri la neŭtraleco, bonvolu forigi la ŝablonon. --Internaciulo 11:41, 25. Apr 2007 (UTC)

Bone. Mi ankoraŭ iom ŝanĝis vian tekston, kaj forigis la ŝablonon. Mi ankaŭ realdonis la enkrampan mencion de "softvaro" en la unua frazo, ĉar estas Vikipedia kutimo tiel mencii tre oftajn alternativajn nomojn, eĉ se ni konsideras ilin evitindajn. Ĉu en ordo? Marcos 15:37, 29. Apr 2007 (UTC)
Verdire multe pli vasta uzata programaro, laŭ mi, estas pli taŭga. kaj ne necesas multigi multon kaj trovi novajn sed ne bezonatajn vortojn. Forigu ni softvaron!!!--P.Fiŝo 14:38, 6. Nov 2007 (UTC)

Komputila programo redakti

Saluton,

iu aŭtomate tradukis artikolon Komputila programo. Mi konsilas kunigi ĝin kun tiu ĉi. Ĝi estas sufiĉe ampleksa.

Yves Nevelsteen 17:56, 9. Maj 2007 (UTC)

Enhavmastruma sistemo redakti

Liberascio forigis la tutan sekcion pri enhavmastrumaj sistemoj. Li klarigo simple estis "ne taŭgas". Mi petas pli precizan klarigon, alikaze mi reenmetos tion. Marcos 12:30, 12. Maj 2007 (UTC)

Saluton. Enhavmastruma sistemo estas speco de programaro kaj ne taŭgas meti fakan sekcion pri ĝi kiel ne taŭgus meti fakan sekcion pri operaciumo ĉar ni skribas pri programaro ne pri Enhavmastruma sistemo nek operaciumo, kuij povas havi siajn proprajn artikolojn. Mi kredas ke oni povas esti menciita ĉe uzanto-programaro kiel estas sterntabelo kaj la aliaj programoj. Tamen, tiu listo estas ekzempla listo kaj ne estas deviga mencii ĉiun programon el ĉiu speco. --¨Liberascio¨ * 20:58, 13. Maj 2007 (UTC)

Ne estas lingva artikolo redakti

Ĉi tiu artikolo ne estas lingva. Bonvolu ne iru kaprice ekstertemen parolante pri sensencaj lingvaj diskutoj sen taŭgaj referencoj.--¨Liberascio¨ * 11:16, 10 Mar. 2012 (UTC)

Hispanlingvaĵo redakti

@Kani Sj1mor (diskuto) 05:17, 4 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Mi tute ne komprenas tiun fantoman malplenan mesaĝon, kaj same ne komprenas similan mesaĝon en Diskuto:Kenneth MacMillan kani (diskuto) 19:50, 4 aŭg. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Programaro".