Diskuto:Provincoj de la Filipinoj

Uzulo 69.116.146.211 faris al tiu ĉi artikolo modifojn, kiujn mi ne komprenas; sed ĉar liaj modifoj al la artikoloj Filipinoj kaj Listo de gazetoj estis detruaj (mi ilin malfaris), mi rekomendas kontroli ĉiujn liajn ŝanĝojn. Se ne eblas, ni nuligu ilin. – Umbert' 18:36, 6. Aŭg 2009 (UTC)

Rilate al ŝtatoj, kies nomo estas pluralo (plejparte ŝtatoj konsistantaj el multaj insuloj) ekzistas la kutimo uzi la gramatikan artikolon "la". Do la artikolo kaj koncerna kategorio ne estu "Provincoj de Filipinoj", sed "Provincoj de la Filipinoj". Vidu la aliajn kategoriojn pri la lando - estu unueca lingva uzo.

Aidas 14:04, 26. Okt 2009 (UTC)

Atentu ke la titolo "samara provinco" laŭ nuna stato rilatas al Rusio, kaj "samaro" tute ne rilatas al geografio, tial vole-nevole la ne jam verkita teksto pri la filipina provinco titoliĝu "Samara provinco (Filipinoj)". Justus poste alinomi la rusian provincon "Samara provinco (Rusio)". --ThomasPusch (diskuto) 10:45, 5 Feb. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Provincoj de la Filipinoj".