Diskuto:Quercus ilex

Mi pensas, ke la nomo ilekskverko el PIV estas ĝenerale preferinda. Ekzistas miloj da arbospecoj, inkluzive de pli ol cent specioj de kverko (Quercus). Se ĉiu arbospecio havus propran radikon (leksikan ne botanikan!), estus malfacile lerni la nomojn eĉ nur por rekoni ilin. Notu, ke la angla, franca kaj germana nomoj de ilekskverko estas kunmetaĵoj faritaj el la tiulingva vorto por kverko. Jen sekvinda modelo. Lingvano 11:35, 28. Apr 2005 (UTC)

«Se ĉiu arbospecio havus propran radikon »…« estus malfacile lerni». Certe jes. Oni kutine uzas proprajn radikojn por la specioj (arbaj, bestaj, mikrobaj k.t.p.) kiuj havas apartan ekonomian aŭ kulturan gravecon, kia estas ja la anzino. Tuvalkin 04:27, 16. Maj 2007 (UTC)

Mi serĉis aliajn ekzemplojn de kverkospecio kun nekunmetita nomo en iu lingvo, kaj mi trovis nur unu: petra kverkosesila kverko nomiĝas en la angla interalie durmast. Tiu nomo almenaŭ sugestas, ke temas pri arbo, malkiel anzino. Kiuj aliaj kverkoj havas nekunmetitan nomon en la hispana aŭ la portugala? Lingvano 11:35, 28. Apr 2005 (UTC)

En la portugala lingvo la korkkverko havas nekunmetitan nomon (sobreiro). Tuvalkin 04:27, 16. Maj 2007 (UTC)

La specio troviĝas nature ankaŭ en pluraj aliaj landoj ( Maroko, Alĝerio,...) . Ne estas "hispana" specio...--Forstbirdo 08:07, 23. Jan 2010 (UTC)


Laŭ PIV(2002) aprezi=apreci --Verdulo 4. Jul 2005 11:41 (UTC)

Reiri al la paĝo "Quercus ilex".