Laŭ mi estas amase tro da ruĝaj ligiloj en la teksto. Iuj estas simplaj eraroj, ĉar la koncerna artikola titolo havas iom alian literumon ("Kristiano la 1a" > Kristiano la 1-a, "1960aj" > 1960-aj jaroj, "Baltiko" > Baltio ktp.) kaj ne metiĝis alidirektigo - kelkajn el tiuj eraroj, espereble ĉiujn, mi ĵus trovis kaj forigis respektive aldonis ĝustajn alidirektilojn. Tamen restas granda kvanto da ruĝaj ligiloj: Se lokulo entuziasmiĝas kaj verkas tiujn artikolojn, bone, sed se ene de certa tempo - mi grandanime konkretigu: ene de du jaroj post meto de la ruĝa ligilo - neniu vikipediano interesiĝis pri bluigo de la ligiloj, restas la suspekto ke la temoj tro specifas por la e-lingva publiko kaj tiam prefere la ruĝaj ligiloj ŝanĝiĝu al simpla teksto. La artikola teksto verkiĝis en 2007, tre malgrandaparte en 2008 - fakte la du jaroj jam trifoje pasis... ThomasPusch (diskuto) 11:26, 8 Aŭg. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Ratingen".