Diskuto:Regionoj kaj provincoj de Italio

Latest comment: antaŭ 28 tagoj by Sj1mor in topic Ĉefuloj

Mi min demandas, ĉu estus pli korekte renomi ĉiujn paĝojn pri unuopaj italaj provincoj kiel Provinco de XXX, anstataŭ ol la nuna Provinco XXX. Fakte, itallingve oni ĉiam dirus Provincia di XXX, malsame al regionoj, kies oficiala nomo ĉiam estas Regione XXX. --WinstonSmith 19:46, 6. Jun 2007 (UTC)

Mi kontraŭas ĉi tiun ŝanĝon. La provincnomoj estas identigaj priskriboj. Laŭ PMEG, ili ne havu rolvorteton (prepozicion), do ankaŭ ne "de": "O-vorta frazparto povas havi rektan priskribon, kiu montras la identecon de la afero, normale per ĝia propra nomo. Tia identiga priskribo staras ĉiam post sia ĉefvorto, kaj ne havu N-finaĵon aŭ rolvorteton." Marcos 16:25, 14. Jun 2007 (UTC)
Mi dankas vin pro via komento. Fakte, tiu paĝo diras: "[...] De povas tamen esti tute korekta en iaj esprimoj, kiuj similas al identigaj priskriboj, sed kiuj vere montras apartenon: [...] "La golfon de Meksiko". La golfo ne nomiĝas “Meksiko”, sed ĝi troviĝas apud la lando Meksiko".
Ekzemple, Milano nur estas urbo, ne provinco; Italujo estas nacio, Lombardujo estas regiono, Milano estas urbo, sed male la provinco en kiu Milano lokiĝas ne havas propran nomon, kaj oni simple nomas ĝin "la provinco de Milano". Itallingve, oni povas rekte diri "Regione Lombardia" kaj "Provincia di Milano", sed oni ne povus diri "Regione di Lombardia" aŭ "Provincia Milano".
Do mi tute komprenas, ke la provincnomoj estus identigaj priskriboj, sed mi opinias, ke en Italujo ne ĉeestas iu ajn provincnomo. --WinstonSmith 19:39, 14. Jun 2007 (UTC)
Se ĉiuj italaj provincnomoj estas kiel Milano, ke ili vere estas urbonomoj kaj nur aldone uziĝas por signi la provincon, tiam ni ja povas aldoni "de". Sed se iuj provincnomoj estas veraj provincnomoj, kiuj ne signas ion alian krom la provincon, tiam ni tiu-kaze ne povus aldoni "de". Do antaŭ amasa alinomado de titoloj mi ŝatus havi klarecon pri tiu ĉi demando. Marcos 22:57, 14. Jun 2007 (UTC)

Ĉiuj italaj provincoj nomiĝas laŭ la nomo de ilia ĉefurbo, krom kvin el la plej novaj:

  • Provinco Monza e (= kaj) Brianza. Oni tradicie nomas Brianza (Brianco, laŭ la kutima esperantigo; ekz. "Brianca esperanta asocio") la najbaraĵojn de Monza, kiu estas la ĉefurbo.
  • Provinco Verbano Cusio Ossola. Simile al Brianco, Verbano, Cusio kaj Ossola estas tri tradiciaj nomoj por partoj de la nuna provinco.
  • Provinco Medio Campidano. Campidano estas nomo de ebenaĵo en Sardinio; medio nur signifas mez-.
  • Provinco Ogliastra. Ogliastra estas la tradicia nomo de alia parto de Sardinio.
  • Sudtirolo estas alia (eĉ korekta) nomo pro la Provinco de Boceno.

Mi opinias, tamen, ke ankaŭ ĉi tiuj provincoj (krom Sudtirolo) ne havas "propran nomon", ĉar ili estas nur nomataj per la tradicia nomo de ĝia teritorio(j) anstataŭ ol la nomo de ĝia ĉefurbo. --WinstonSmith 14:21, 17. Jun 2007 (UTC)

Ĉefuloj redakti

"Surbaze de la plej lastatempa leĝaro, enhavita en la leĝo de 7 aprilo 2014 n. 56,  la konsilio kaj la prezidantoj de la provincoj de la regionoj kun ordinara statuto estas elektitaj per limigita voĉdonrajto fare de la urbestroj kaj konsilistoj de la municipoj de la provinco, dum en la metropolitenaj grandurboj , la ekvivalento de la prezidanto de la provinco estas la (elekta) urbestro de la ĉefurbo, nomata "metropolita urbestro".

Ekzistas aliaj specoj de entoj similaj al la provincoj en la regionoj kun specialaj statutoj: la liberaj municipaj konsorcioj en Sicilio kaj la sardiniaj provincoj estas regitaj de eksterordinaraj komisaroj nomumitaj de la respektivaj regionaj administracioj, la aŭtonomaj provincoj de Trentino-Alta Adiĝo ĉiu elektas sian propra prezidanto, kaj fine, en Aosta Valo , la funkcioj de la provinco estas plenumitaj de la regiona administracio (kies prezidanto estas elektita de la regiona konsilio)."

Do resume "provinco estas administrita fare de komisaro (nomita presidente , kio signifas "prezidanto") kaj la konsilio elektita en rekta baloto, kaj administranto nomumita fare de la konsilio kaj la komisaro. Krome, ĉiu provinco estas nomumita reprezentanto de la registaro, nomita prefekto prefetto."

Do komisaro-prezidanto, administranto kaj prefekto, ĉu oni deziras montri la aktualajn enpostenitajn?

PS Verŝajne estas similaĵoj kun aliaj, najbaraj aŭ eŭropaj, landoj Sj1mor (diskuto) 07:08, 27 mar. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Regionoj kaj provincoj de Italio".