Mi forigis "Rikoltilo estas kia ajn ilo por rikolto, do povas esti ĝi ekz. kombajno, serpo, falĉilo, draŝilo...", ĉar la vortaraj difinoj rekte kaj klare kontraŭas tiun interpreton.

EN NPIV pri -il-: Iuj il-vortoj estas tradicie uzataj nur en la senco 1 [instrumento, ne aparato!] (ekz. kudrilo). Kompleksa instrumento estas alie nomata (ekz. kudromaŝino).

Kaj kion diri pri flugilo? Ĉu ĝi signifu aviadilo? Kaj naĝilo?

Cetere, vidu ĉe:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Diskuto:Serpo

- jc

Kaj kio veturilo? Tio estas ĝenerale ĉia ajn ilo por veturi, do ekz. povas esti ĝi aŭtomobilo, trotilo, biciklo, ŝipo, trajno, aviadilo, tramo... Simile rikoltilo estas ĉia ajn ilo por rikolti, do povas esti ĝi kombajno, serpo, falĉilo, draŝilo... Petro@diskkont 18:14, 2. Mar 2008 (UTC)


"veturilo", kaj "skribilo", estas tiaj, sed "flugilo" kaj "rikoltilo " NE. Tutsimple. Pro la uzo kaj la tradicio. Vi tutsimple disvastigas eraron, kaj krome lasas la serpon sennoma. - jc

Jorge, kiel nomiĝas laŭ vi tiu ĉi ilo? Ĉu ĝi estas harmoniko?
La ilo sur la apuda bildo estas rikoltilo! Rigardu la Esperantan Bildvortaron! Fakte ŝajnas ke vi plene miskomprenas la uazadon de afiksoj en esperanto: ne ĉiu aro de vortoj estas vortaro (same pri homaro, gazetaro, verkaro, hararo ktp); ne ĉiu loko por preĝi estas preĝejo; librejo ne signifas biblioteko; iuj il-vortoj signifas simplan instrumenton, aliaj aparaton, aliaj ambaŭ sendistinge. Resume, vi plene miskomprenis la signifojn de "serpo" kaj "rikoltilo" kaj bedaŭrinde nun trudas vian eraron al aliaj. Skandalo! - jc
Jes, vi pravas, mi estas stulta same kiel ĉiuj naciaj lingvoj, kiuj nomas la ilon sur la apuda bildo serpo! Petro@diskkont 18:38, 2. Mar 2008 (UTC)
Neniu el la lingvoj de mi konataj nomas rikoltilon "serpo". Nek la hispana, portugala, franca, angla, finna nek la ĉina. Eble la eraro troviĝas en la ligoj inter diverslingvaj vikipedioj. Vi nenion konvinkan diris pri la vortaraj difinoj de mi cititaj: ili estas klaregaj, nemiskompreneblaj. Nu, fuŝu plu laŭ via plaĉo. Estis plezuro perdi la tempon en ĉi nun klare absurda entrepreno. - jc
Etimologie rikoltilo estas ilo uzata por rikolti plantojn, do estas ĝenerala termino, kaj pro tio ne aperas en ReVo. Kontraŭe, la ilo de la apuda bildo nomiĝas falĉileto (nek haktranĉilo, nek serpo, nek... rikoltilo) en la Teknika Vortareto de Greziljono[1]. Mi do proponas konsideri ĉi tiun artikolon kiel apartigilo, kaj ligi la artikolon falĉileto al la aliaj Vikipedioj, tiel ke Sichel (germane),sickle (angle), faucille (france), ktp. Kiu ne akceptos ?
--DidCORN la 18-a de januaro 2016, 13:30 (UTC)
Farita.--DidCORN la 22-a de januaro 2016, 17:20 (UTC)

Referenco redakti

  1. Vidu la vorton "falĉileto" kaj ĝian bildon en la vortareto de Greziljono [1]
Reiri al la paĝo "Rikoltilo".