Diskuto:Romanĉa lingvo

Mi anstataŭis la neologismon "romanĉgrizona" per "grizonromana", formita en esperantlingva ordo laŭ la signifo de Rumantsch Grischun. Alia eblo estus "grizonlatinida", sed tiu formo ŝajnis al mi tro malsimila al la romanĉa. Talnat 01:11, 26. Okt 2010 (UTC)

Mi korektis kelkajn donitaĵojn de la artikolo -Nombro da parolantoj kaj statuso-. La datoj de la 3 antaŭenigo de la lingvo estis 1938, nacia lingvo, 1996 duonoficiala, kaj la voĉdono pri la nova konstiucio okazis en 1999 kaj efektive alportis plibonigon de la lingvo. Mi forprenis la mencion al la jida kaj jeniŝa ĉar ili tute ne estas naciaj lingvoj. Ili nur estis akceptitaj en 1997 kiel minoritataj lingvoj de Svislando samtempe kiel la romanĉa kaj la itala, kiam Svislando ratifis la "Eŭropan Ĉarton de la regionaj kaj minoritataj lingvoj". Pli diskutinda estas mia forpreno de la mencio pri la romanĉa lingvo en norditalio ĉar poste mi konstatis, ke efektive PIV iom strange konsideras la romanĉan ankaŭ lingvon de Friulo, dum mi parolus pri la ladina por paroli pri tio. Estas komplika situacio ĉar ĉiuj lingvoj havas alian nomon por tiuj retaj lingvoj. Kaj Esperato estas iom en kaĉo pri tio. Mi volis remeti la frazon, kiun mi ĵus forprenis, almenaŭ atendante ke mi havu pli precizajn konojn pri tio, sed mi ne sciis, kiel fari. Mi povus pli poste serioze studi la temon de tiu lingvo nomigo, kaj eble doni ĉiujn opiniojn, sed mi ne havas tempon nun. Mi ankaŭ korektis kelkajn lingvaĵojn. Nicole

Mi ŝanĝis retoromana/retoromanoj al retoromanĉa/retoromanĉoj. Tiuj lastaj terminoj estas uzataj en la faka literaturo en Esperanto (Lansel 1938, Baur 1995). --Riŝo (diskuto) 07:53, 25 Mar. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Romanĉa lingvo".