Diskuto:Rusa Ortodoksa Eklezio

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch

Laŭ la indikoj en la (cetere en nuna stato lingve katastrofe malmatura) ŝablono {{Informkesto Kristana Eklezio}} de 2010, la "fondinto" de la Rusa Ortodoksa Eklezio estis Sankta Andreo. Tiel skribi certe ne ĝustas. La Rusa Ortodoksa Eklezio ekestis per la bapto de Vladimiro la 1-a de Kievo en la jaro 988, kaj Sankta Andreo mortis martire pli-malpli naŭ jarcentojn antaŭe (la ekzakta mortojaro ne konatas). Tamen ĝustas, ke inter alie la Rusa Ortodoksa Eklezio elektis Sanktan Andreon kiel patrono (ankaŭ aliaj eklezioj, ŝtatoj, regionoj, profesiaj grupiĝoj ktp. elektis lin patrono de la propra grupiĝo). Tamen la nuna {{Informkesto Kristana Eklezio}} ne antaŭvidas parametron pri patroneco. Tial mi ne vidas alternativan solvon al simpla elpreno de la indiko pri Sankta Andreo el la informkesto. Kvankam la eklezio en historia rerigardo ekestis per la supre menciita bapto en 988, laŭ mi ankaŭ ne ĝustus nomi Vladimiron la "fondinto" de la eklezio. Simple la parametro estu malplena. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 4 Feb. 2014 (UTC)

Post esti forgesita dum preskaŭ dek jaroj, tamen nun la ŝablono kaj siaj aplikoj en artikoloj estas preskaŭ finordigitaj, kaj eblis ankaŭ ĵus aldono plian parametron pri "patrono". Mi tiel ĉi tie metas kiel sanktulan "patronon" la indikon pri Sankta Andreo. Tiu teksto do estos la unua kiu uzos tiun tute novan parametron. Kvankam ne estas problemo se tiel restos, nun ankaŭ aliaj teksto teknike povus meti sanktulajn "patronojn"... Sed ĉefe gravas ke ne plu la ŝablono impresu tiom "katastrofe malmatura", ĉar tia stato iom hontigas en projekto kiu je multaj flankoj (sed ne en ĉiuj) impresas tute profesiece... Do, Sankta Andreo nun havas lokon en la kesto! ThomasPusch (diskuto) 15:47, 9 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Rusa Ortodoksa Eklezio".