Diskuto:Sanktaĵo de Sanktaĵoj

Latest comment: antaŭ 6 monatoj by ThomasPusch in topic Atenton

Kurteno de la templo redakti

La frazo Tamen, kutime la evento ne estis, ĉe la plej granda parto de ekzegezistoj kaj teologoj, historie interpretita, sed teologie ne estas klara. Ĉu la evento estas teologie akceptebla aŭ ne ? Mankas valida referenco, la ĝenerala referenco indikita rilatas al tute alia afero. --DidCORN, la 3-a de februarto 2015, 16:45 (UTC)

Atenton redakti

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. ThomasPusch (diskuto) 03:02, 30 okt. 2023 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Sanktaĵo de Sanktaĵoj".