Diskuto:Santiago de Cali

Latest comment: antaŭ 7 jaroj by ThomasPusch in topic Propono

Mi, Johano Kintero Sanktakruc', loĝanto de ĉi-urbo, proponas ŝanĝi la nomo de la artikolo al sia oficiala nomo "Santiago de Cali". --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 19:28, 13 Dec. 2011 (UTC)

Vi povas mem fari, mi apogas. Narvalo 20:29, 13 Dec. 2011 (UTC)
Mi ankaŭ apogas vin! -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 23:32, 13 Dec. 2011 (UTC)
Tamen, multaj alilingvaj vikipedioj nomas la urbon simple "Cali". Mi memoras ke en la 80-aj jaroj, mi laboris en franca filio de paper-industria finna firmao, kiu havis projekton en "Cali" - mi tiam tute ne suspektis ke la urbo havas alian nomon... Ni nepre konservu alidirektilon. --Dominik 08:11, 4 Jan. 2012 (UTC)

Propono redakti

Ŝajnas al mi ke la nomo de la artikolo devas esti KALIO, ĉar tiu estas la nomo de la urbo en Esperanto. Antaŭ kelke da jaroj mi faris konsulton al la Akademio kaj Geraldo Mattos, tiam ĝia prezidando, rekomendios uzi la vorton Kalio.

Amkaŭ mi proponas forigi la nomojn en la hispana, ekzemple en "Festival Internacional de Poesía. (Internacia Festivalo de Poezio) Okazis jare de la jaro 2000" kie unue devas aperi la nomo en Esperanto kaj poste (se necese) en la hispana.

Cetere, tiu ĉi artikolo devas havi la stelon de 'Elstara", sed eble tio okazos nur kiam ni finkorektu ĝin. :)

Ruben'

Kara, tio ne eblas Ĉar Kalio jam estas la nomo de la artikolo pri la ĥemia elemento. --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 00:38, 4 Jan. 2012 (UTC)

Facile povas esti artikola titolo Kalio (Kolombio), nun alidirektilo, sed sencas ke la hispana urbonomo, internacie kaj ankaŭ enurbe pli multe uzata ol la esperantlingva, kaj pli klara ol "Kalio (Kolombio)", kiu ankaŭ povus temi pri minado de kalio en Kolombio, estu la fakte uzata titolo. Tamen pli urĝas ripari la katastrofan lingvan staton de la teksto. Frazoj kiel "Cali estas la nura Kolombia urbi kiu organizis la Tut-Amerikaj Ludoj" estas gramatike tute neakcepteblaj - la tuta teksto vere (kiel indikas la komenca ŝablono) estas ĝisfunde polurenda !!! ThomasPusch (diskuto) 15:14, 31 jul. 2016 (UTC)Reply
Kion signifas interanda?
Reiri al la paĝo "Santiago de Cali".