Esperantigo de Schwerin - Ŝverino redakti

En la nova Granda Vortaro Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause (2007, Helmut Buske Verlag Hamburg) troviĝas la esperantigo "Ŝverino". Mi opinias ke tia esperantigo bone trafas. Ankaŭ la loka Esperanto-grupo de Ŝverino uzas tiun esperantigon en sia retejo, vidu ĉi-tie. Pro tio mi alinomis la artikolon pri Schwerin kun la esperantigo "Ŝverino", sed Vikipediisto:Ulrich Matthias ne akceptas la aŭtoritaton de la Granda Vortaro, de la esperantistoj de Ŝverino, kaj de mi. Kion fari ?
Bonvolu diri vian opinion ĉi-tie pri la esperantigo de Ŝverino. --Algoviano 22:33, 1. Jul 2007 (UTC)

Saluton. Mi pensas, ke la esperantigo al Ŝverino estas tute en ordo. La esperantistaro en Meklenburgio-Antaŭpomerio uzas ĉi tiun formon, kiel montras diversaj retpaĝoj. Nome tiu de la Landa Asocio Meklenburgio-Antaŭpomerio kaj tiu de la tiea klubo (per butono Informilo en la aktuala informilo). Kaj la vorto troveblas ankaŭ en la vortarego "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de 1999 (sur paĝo 766). Guglado nur parte helpas, ĉar la plej multaj trovaĵoj ŝajnas esti en la litova lingvo, nome Šverino (genitivo de Šverinas). Kore --Tlustulimu 11:04, 2. Jul 2007 (UTC)
Fakte la esperantigo analogas al tiu de la nomo Veclaro. Do unue ortografia adapto de litero(j), kiu(j) ne ekzistas en Esperanto kaj due aldono de substantiva o. T.e. samtempa apliko de la unua kaj deksesadekkvina reguloj de la fundamenta gramatiko. Mi ne povas vidi iujn problemojn en la esperantigo, sed male en la evitado de ĝi. Ĉu neeŭropanoj scias kiel prononci Schwerin? La decido pri traktado de nomoj ĉivikipedie estas laŭ mia impreso tute eŭropocentreca kaj neakceptebla. Mi volonte esperantigas miajn ĝustan nomon al Reneo (René estas franceca) senprobleme. Ĉu ni permesu al la ĉinoj, japanoj kaj aliaj popoloj, kiuj skribas nelatine, uzi siajn nomojn en origina alfabeto? Se jes, tio estus iom tre paradaksa. Esperanto havas propran alfabeton por adapti vortojn (regulo nula). Kore --Tlustulimu 11:20, 2. Jul 2007 (UTC)Temas supre pri la dekkvina regulo. La deksesa ja temas pri la eblo forlasi substantivan finaĵon o kaj a de la artikolo. --Tlustulimu 12:51, 2. Jul 2007 (UTC)
Certe mi akceptas esperantigojn kiel ŜverinoVeclaro, sed tute ne vidas bezonon aperigi tiujn urbojn sub la esperantigita formo. Mi dufoje partoprenis IS-ojn en Wetzlar, tamen mi apenaŭ aŭdis tie la esperantigitan formon. La ĉi-supra diskuto jam ekzistis antaŭ kelkaj jardekoj lige kun la Analiza Skolo (kies anoj tamen preferis Ŝvereno...), sed laŭ mia impreso la Esperanto-movado ĝenerale ne tre inklinas al esperantigitaj nomoj. Kompreneble oni povas aldoni ĉe Schwerin esperantigitan nomon aŭ prononcindikon. - Ulrich Matthias 15:52, 2. Jul 2007 (UTC)
Saluton Ulrich. Mi iom esperas, ke niaj pranepoj estos pli kuraĝaj esperantigi nomojn, almenaŭ de lokoj. Krome mi aldonis la esperantigitan formon Ŝverino. Mi esperas, ke tio taŭgos kiel kompromiso. Kore --Tlustulimu 16:07, 2. Jul 2007 (UTC)
La anoj de tiu "Analiza Skolo" supozeble miskomprenis la internacian ideon de Esperanto. Mi neniam komprenus ke "Schwerin" esperantigus "Ŝvereno". Ĝojige ĉiuj aŭtoroj de grandaj esperantaj vortaroj havis plibonan ideon kaj esperantigis "Schwerin" kiel Ŝverino, por ke kaj fremdlanduloj kaj mi povas kompreni la rilaton inter la germana nomo kaj la esperantigo.
Mi daŭrigos tiun diskuton en la centra diskuteja paĝo, ĉar tiu problemo ne temas nur pri "Vizbadeno", sed pri ĉiuj esperantigoj de urbaj nomoj. --Algoviano 00:18, 3. Jul 2007 (UTC)
Reiri al la paĝo "Schwerin".