Kara Pangea, mi ŝatus peti vin atenti ke artikola ĝermo (certe vi konas la konsililon vikipedio:ĝermo) havu almenaŭ tri kompletajn frazojn kaj se-eble ankoraŭ eksteran ligilon, prefere ankaŭ havu informkeston (ĉi-tie "informkesto muzikgrupo" kiel en artikolo Bon Jovi kaj multaj aliaj), kaj estu signata prefere per konkreta ĝerma ŝablono (ĉi-tie "ĝermo|muziko", teorie ankaŭ instaleblus nova "ĝermo|rokmuziko", ne nur simpla "ĝermo"). Tio ne nur koncernas la artikolon Scorpions, de vi farita per nur unu frazo, sed ankaŭ artikolojn unufrazajn kiel tiu pri la muzika albumo Virgin Killer de la grupo. Kani pligrandigis la artikolon per listo de ĉiuj muzikalbumoj de la grupo, tiel ke iom grandanime la nun du frazoj kaj listo povas esti konsiderataj kvazaŭ tri frazoj. Tamen nun estas amaso da ruĝaj ligiloj: Ĉu vi aŭ Kani vere intencus verki proprajn artikolojn por ĉiu muzikalbumo de la grupo Scorpions? Se ne, tiam laŭ mi pli bonas meti liston sen internaj ligiloj tie kie mankas artikolo, kaj koncentriĝi pri grandigo de la teksteto pri la muzikgrupo al vera artikolo, anstataŭ multobligi la premon pri verkado de novaj artikoloj per lavango de ruĝaj ligiloj. La muzikgrupo estas grava, en tio mi tute konsentas kun vi, kaj mi gratulas vin pri la iniciato esti ekverkinta pri ĝi. Sed prefere elverki unu bonan artikolon ol komenci 30 ĝermetojn, kiuj ĉiuj ne korespondus al la bazaj kriterioj de la paĝo vikipedio:ĝermo. --ThomasPusch (diskuto) 01:01, 18 Jul. 2013 (UTC)

Reiri al la paĝo "Scorpions".