vikipediisto 80.129.171.49 faris elstaran laboron; artikolo "Sekalo" estas bonega! —La komenton aldonis, sen subskribo, 62.147.107.119 (diskuto • kontribuoj)

Saluton, nekonatulo. Bedaŭrinde vi malpravas, ĉar la artikolo estas fuŝa mikso el informoj pri genro (science Secale) kaj la plej grava specio (science Secale cereale). Do, tio estas eĉ korektenda. Laŭ Nova PIV, paĝo 1016, la termino sekalo rilatas al la nomita genro. La plej grava specio nomiĝas laŭ tio cereala sekalo. Mi ne scias, kial okazis tia ne akceptebla mikso de la du temoj genro kaj specio.
Se dum la sekvaj tagoj neniu okupiĝos pri tio, mi korektos tion, se mi trovos taŭgajn fontojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:34, 24 Feb. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Sekalo".