Diskuto:Ŝemidoj

(Alidirektita el Diskuto:Semidoj)

Gravaj Esperanto-vortaroj rekomendas la formon "ŝemidoj" por tiu ĉi nocio. La paĝo mem agnoskas, ke la vorto estas derivita de la propra nomo "Ŝem", tamen insistas pri la nesistema formo "semidoj". Krome, la nomoj de popoloj kaj popolanoj normale aperas en Esperanto kun minuskla komenclitero. Mi do rekomendas korekti ambaŭ difektojn, kaj ĉie ŝanĝi "Semido" al "ŝemido". -Aleksandro Shlafer

"Ŝemido" estas pli taŭga formo por tiu ĉi kapvorto redakti

Gravaj Esperanto-vortaroj rekomendas la formon "ŝemidoj" por tiu ĉi nocio. La paĝo mem agnoskas, ke la vorto estas derivita de la propra nomo "Ŝem", tamen senklarige insistas pri la nesistema kaj konfuza formo "semidoj". Krome, la nomoj de popoloj kaj popolanoj normale aperas en Esperanto kun minuskla komenclitero. Mi do ripetas mian rekomendon korekti ambaŭ difektojn, kaj ĉie ŝanĝi "Semido" al "ŝemido". Amike, Filozofo (diskuto) 09:08, 29 okt. 2020 (UTC)Reply

Farite en la teksto. Poste necesos alinomi la kapvorton. Filozofo (diskuto) 09:42, 29 okt. 2020 (UTC)Reply

Pri kiuj gravaj vortaroj temas? - La PIV mencias nur la jenan iomete strangan frazon "Rim. La formo ŝemido estus preferinda.", je la fino de la kapvorto "semido". Sed kiel aparta kapvorto "ŝemido" ĝi tie ne troveblas, eĉ en la aktuala reta versio. Krome mi ĵus rigardis en la dikegajn vortaregojn de p-ro Krause. Nek "Plena Vortaro Esperanto-Germana", de 2018, nek "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de 1999, enhavas la kapvorton "ŝemido". Ili konas nur la vorton "semido". Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 29 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi ĵus rigardis la kapvorton "Semido" en la PIV de 1987. Tie la supre menciita rimarko eĉ forestas. Ĉu vi eble trovis la formon "Ŝemido" en la reta vortaro? Se jes, mi devas atentigi vin, ke ĝi ankaŭ konas la formon "Semido". --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 29 okt. 2020 (UTC)Reply
Mi agis tiel, sekvante la nekontestitan proponon delonge afiŝitan, sed do nur ĵus efektivigitan. Mi retrovos la necesajn detalojn, rekontrolos kaj sciigos ilin ĉi tie. Amike, Filozofo (diskuto) 15:27, 29 okt. 2020 (UTC)Reply
Jen la promesitaj klarigoj:
1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".
2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).
3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":
ŝemido, semido
ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj
ŝemida lingvo, semida lingvo
4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formo ŝemido estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".
5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIV prave rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ (emfazo mia - Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC))Reply
6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).
Amike, Filozofo (diskuto) 19:57, 1 nov. 2020 (UTC)Reply

Nu bone, Filozofo. Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton sur Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Ne ĉiu trovas proponojn pri alinomado sur iu diskutopaĝo de artikolo aŭ rimarkas ĝin. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 21:10, 1 nov. 2020 (UTC)Reply

Bone! -Filozofo (diskuto) 21:18, 1 nov. 2020 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Ŝemidoj".