Diskuto:Slava lingvaro

Ĉu iu ajn povus traduki la mapon de la franclingva (kaj aliaj) artiklo? Mi ne estas sufiĉe kompetenta uzanto de grafikprogramoj …


Mallongigioj?

redakti

Kion signifas la mallongigoj en la krampoj: [m] belarusi; [f] Bielorusses; [r] belorusi, [m] musulmane, bosanci; [f] Musulmans, Bosniens; [r] bosnijci, ...? Mi konjektas, ke [r] estas por la rusa lingvo, [f] por la franca. Sed kio estas [m]? Mi dubas, ĉu indas en tiu ĉi artikolo mencii nomon de la popolo en aliaj lingvoj (tio estu en koncernaj pri-lingvaj aŭ popolaj artikoloj). Kaj se oni mencias nomon, oni skribu en ĝusta ortografio kaj uzu iun standarton (ekz ISO 639): [ru] боснийцы. --Zmitro 07:45, 15. Sep 2005 (UTC)

[m] estas memnomo. Fakte, mi kontraŭas forigon de tia informo. Vikipedio enhavu pli kaj pli da informo, sed ne male. :) En vere grandaj artikoloj eblas jam pripensi pri (for)redaktado de io, sed ĉiuj lingvaj artikoloj nun aspektas burĝonece... - Slavik IVANOV 17:40, 15. Sep 2005 (UTC)

http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/1/1a/Slavic_languages.png —La komenton aldonis, sen subskribo, 212.15.188.48 (diskuto • kontribuoj)

 
Slava lingvaro
Iu IPulo proponas novan bildon por la artikolo, sed bedaŭrinde ĝi nur enhavas anglajn nomojn de la lingvoj. Kore --Tlustulimu 19:52, 21. Dec 2008 (UTC)
 
Nova Esperantoversio farita de de:Benutzer:Lencer
Saluton, gekaraj. Mi ĵus anstataŭigis la mapon per nova versio farita de Lencer el la germana vikipedio post mia peto sur la paĝo de:Wikipedia:Kartenwerkstatt#Karte für slawische Sprachen. Li aldonis klarigon pri la koloroj kaj markis ĉiun landon per ĝia nomo. Kore --Tlustulimu 23:14, 13. Jan 2009 (UTC)
Reiri al la paĝo "Slava lingvaro".