Diskuto:Stela Domo

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by ThomasPusch

Mi tre aprezus kreon de teksto pri Augusto Gonçalves de Castro... ThomasPusch (diskuto) 11:09, 18 okt. 2020 (UTC)Reply


Karaj, la nomo de la Vikipedia kapvorto devas esti ŝanĝita al "Stel-Domo", ja tiu formo aperis en pluraj publikaĵoj, inkluzive de IKU-Kajero kaj La Ondo de Esperanto. Ĉi-sube estas referencoj de publikigitaj tekstoj, du en Esperanto, unu dulingva (en Esperanto kaj en la portugala) kaj unu en la portugala. Cetere, se oni kreos portugallingvan paĝon pri Stel-Domo, kio estas dezirinda afero, la nomo estu "Casa Estrela", kiel ĝi aperis en ĉi tiuj publikaĵoj kaj ankaŭ en ĵurnalo "Gazeta do Povo", tuj post la reinaŭguro de Stel-Domo en PUCPR ("Final feliz para a Casa Estrela").

La ĉi-subaj referencoj povas esti aldonitaj al la ĉefa artikolo (mi ne scias, kiel tion fari..!) Ivanĉjo, 17 Sept. 2021, 06:12 UTC.

COLLING, Ivan Eidt. Stel-Domo en Kuritibo, Brazilo: materiigo de lingva kaj filozofia idealoj. En: INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO, 69, Scienca Kafejo, 2016, Nitro (Slovakio), "IKU-Libro". Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 2016, p. 119.

COLLING, Ivan Eidt; MORAES, Rita M. N. de. Stel-Domo en Kuritibo, kiel materiigo de lingva kaj filozofia idealo. "La Ondo de Esperanto". Kaliningrado, n. 4-5 (234-235), Majo 2014, p. 14-15.

COLLING, Ivan Eidt. Stel-Domo; A Casa Estrela. "InformaSul". Curitiba [Kuritibo], Jun. 2013, p. 3. Dulingva kolumno (en Esperanto kaj en la portugala) publikigita en gazeto InformaSul.

COLLING, Ivan Eidt. A Casa Estrela como materialização de um ideal linguístico e filosófico. En: SEMANA DE LETRAS DA UFPR [Filologia Semajno de UFPR], 3-7 Jun. 2013, Curitiba [Kuritibo], "Kajero de la Filologia Semajno". Curitiba: Universidade Federal do Paraná [Federacia Universitato de Paranao], 2013, v. 2, p. 1-13. Disponigata ĉe: <http://www.semanadeletras.ufpr.br/wp-content/uploads/2013/05/Cadernos-da-Semana-de-Letras-2013-Trabalhos-completos.pdf >. Lasta vizito: 17 Sept. 2021.

Reiri al la paĝo "Stela Domo".