Diskuto:Strato Respubliko (Tjumeno)

Latest comment: antaŭ 4 jaroj by RG72 in topic "Respublika"

"Respublika" redakti

@RG72: Saluton! Ĉu tiu artikolo ne devus esti nomata "Respublika strato"? ~nmaia d 03:19, 5 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton! Se mi strikte sekvus la originan rusan modelon, aperus strato de Respubliko. Respublika strato estus jam transdono de alia formo, foje uzata, sed ne ĉi-foje. Krome multaj stratoj havas nomojn apenaŭ tradukeblajn tie, ekzemple Profosjuznaja (Sindikata) aŭ Dzerĵinskij. Do post longa pripensado mi decidis sekvi tiun universalan modelon.RG72 (diskuto) 05:06, 5 maj. 2019 (UTC)Reply
Respubliko strato estas malĝusta formo en Esperanto. Devas esti aŭ Respubliko-strato, aŭ (la) Strato Respubliko, aŭ Respublika strato. --Wierzbowski (diskuto) 08:48, 20 maj. 2019 (UTC)Reply
Hm, ankaŭ mi ekdubis pri tio lastatempe. Evidente vi pravas.RG72 (diskuto) 09:36, 20 maj. 2019 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Strato Respubliko (Tjumeno)".