Diskuto:Taliumo

(Alidirektita el Diskuto:Talio (elemento))

La Zamenhofa vorto por ĉi tiu elemento estas "taliumo". PIV kaj ReVo ambaŭ mencias ambaŭ formojn, "talio" kaj "taliumo". Sed PIV donas la difinon ĉe "talio" kaj ReVo ĉe "taliumo". Pro la iom bedaŭrinda koincido de la formo "talio" kun Fundamenta vorto por certa korpoparto, laŭ mi preferindas la formo "taliumo". Mi tial proponas titolŝanĝon al "taliumo". Kion opinias la aliaj? Marcos 19:47, 3. Jul 2010 (UTC)

  1. Por Por: ŝanĝo de la titolo al taliumo, kvankam NPIV mencias la zamenhofan formon nur kun indiko al "talio". Tiam la nuna titolo estu uzata por la Fundamenta vorto. --Tlustulimu 20:55, 28. Dec 2010 (UTC)
Mi konsentas. --WinstonSmith 14:45, 29. Dec 2010 (UTC)
Mi nun efektivigis la titolŝanĝon. Marcos 11:12, 29 Dec. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Taliumo".