ADLS-diskuto redakti

Proponita de Andy 16:39, 15. Feb 2010 (UTC)

  • Por:
  1.   Por: --Longharulo 10:30, 16. Feb 2010 (UTC)
  2.   Por: -- Yekrats 20:22, 18. Feb 2010 (UTC)
  3.   Por: Alaŭdo ۩ 14:08, 20. Feb 2010 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:

#   Kontraŭ: Mi estis preparanta la ADLS-igon de la artikolo kaj konsciis, ke la lingvo-nivelo estas tre problema. Ĉu iu entute legis kaj komprenis la artikolon ? Jen kelkaj ekzemploj nur el la enkonduko :

Tbiliso estas la ĉefurbo de Kartvelio situas en la ambaŭ bordoj de rivero Mtkvari (Kura)
La urbo estas grava vojo de la tutmonda energio kaj la komerco.
La historio de la urbo videblas en la arkitekturo kie la Avenuo Rustaveli, dizajnata de la Barono Haussmann, kaj la centro estas miksitaj kun la mallarĝaj stratoj de la mezepoka distrikto Narikalo.
Malgraŭ la plimulto de la loĝantoj apartenas al la Kartvela Ortodoksa Eklezio, kiu estas en plena komunio kun la Ortodoksa Eklezio.
Mi ne legis la ceterajn paragrafojn sed supozas, ke la sama stilo reĝas en la tuta artikolo. Ĝi bezonas ampleksan provlegadon antaŭ ADLS-igo. 08:09, 28. Feb 2010 (UTC)
  • Komentoj: Dankon Thomas Guibal pro la rimarko. Tamen, ne estas tiom problema. Mi ja pardonpetas ĉar al ĝi mankis kelkaj komoj kaj punktoj sed mi jam solvis tion. Verŝajne vi nur legis la enkondukon. Andy
Ne,ĝia stilo ne estas bonega sed ankaŭ ne fuŝa.
Dankon pro la korektoj. Mi atenteme legos la tutan artikolon antaŭ la venonta ADLS kaj nuligos mian voĉdonon se vere la artikolo pliboniĝis. Thomas Guibal 17:46, 28. Feb 2010 (UTC)
Bone, mi nuligis mian voĉdonon. Thomas Guibal 09:55, 7. Mar 2010 (UTC)

Regado redakti

Kial vi, Thomas Guibal, ŝanĝis ĉiujn tute ĝustajn "regado" al "reĝado"? ---Surfo 20:05, 7. Mar 2010 (UTC)

Mi ŝajne trofidis mian vortaron, kiu proponis "reĝado" prefere ol "regado". Mi tamen kontrolis aliajn fontojn kaj konstatis, ke "regado" estas pli ofta. Mi do nuligas tiun korekton.
Kara Surfo, bonvolu konduti iomete pli afable kaj ne ĉiam supozi malbonan intencon ĉe aliaj uzantoj. Via abrupta mesaĝo estis kvazaŭ akuzanta fingro direktata al mi, kio estis sufiĉe malagrabla komenco de mia tago. Kore, Thomas Guibal 04:55, 8. Mar 2010 (UTC)
Pardonu, se mia abrupta atentigo igis vin misgluti la matenan kafon. Mi jam ĝisnaŭze spertis geniulojn, kiuj faras amasojn da pure lingvaj misŝanĝoj en Vikipedio kaj eĉ insistas kaj persistaj je tiuj. Mi tuj erare supozis, ke jen ree unu tia, dum vi nur ekzercis vin pri enmeto de supersignoj, nun tute bone forigitaj. – Se via vortaro faras multajn similajn proponojn, forĵetu ĝin. --Surfo 14:50, 8. Mar 2010 (UTC)
En ordo ! Ne zorgu, mi neniam interesiĝis pri senfinaj lingvaj bataloj. Kaze de necerteco, mi ĉiam elektas la plej uzatan solvon kaj ne plu cerbumas pri tio. Kore, Thomas Guibal 05:44, 9. Mar 2010 (UTC)

Mapo en la informkesto redakti

Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la mapon en la informkesto, uzanto la ŝablonon {{situo sur mapo}}. Tio pli bone aspektas ol la antaŭa mapo. Krome la markilo estas pli klare videbla. Do bonvolu ne malfari tion sen diskuto. Amike --Tlustulimu 13:16, 2 Jul. 2011 (UTC)

Mi ŝanĝis la tutan informkeston, kiu estas nun geokesto. Petr Tomasovsky 12:18, 26 Nov. 2011 (UTC)
Reiri al la paĝo "Tbiliso".